Cordovilla (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cordovilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37337
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 5° 24′ U (mapo)40.950833333333-5.4058333333333Koordinatoj: 40° 57′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 829 m [+]
Areo 15,84 km² (1 584 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cordovilla (Provinco Salamanko)
Cordovilla (Provinco Salamanko)
DEC
Cordovilla
Cordovilla
Situo de Cordovilla
Cordovilla (Hispanio)
Cordovilla (Hispanio)
DEC
Cordovilla
Cordovilla
Situo de Cordovilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cordovilla, Salamanca [+]
vdr

Cordovilla [kordoBIlja] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Cordovilla estus tradukebla al Kordoveto, nome eta Kordovo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cordovilla kaj la nun senhoma Quinta Florentina, okupas totalan areon de 15,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 134 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Apenaŭ estas servoj kaj oni devas iri al apudaj vilaĝoj por la plej bezonataj, aĉetado eblas nur el vagantaj komercistoj. Ĝi distas 28 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj: maiz, tritiko; kaj terpomoj kaj betoj) kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]