Muksuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Coregonus muksun)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muksuno
Muksuno
Muksuno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Familio: Salmonedoj Salmoniformes
Subfamilio: Korigonenoj Coregonus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Muksuno (latine Coregonus muksun) estas fiŝo el familio Salmonedoj vivanta en nesala akvo. Ĝia longo atingas 0,75 metrojn, pezo ĝis 8 kg. Ĝi vivas en riveroj de Siberio, nesalakvaj golfoj de la Arkta Oceano, en lagoj de la Duoninsulo Tajmir. Plej abundas muksuno en Obo-Irtiŝa baseno, kie oni kaptis ĉiujare ĝis 1500 tunoj. Muksuno manĝas moluskojn kaj ĉefundajn krustacojn. Frajdemetado okazas en oktobro-novembro. Printempe larvoj falruliĝas de frajejoj al malsupraj partoj de riveroj kaj al estuaroj.

Ekde la 2000-aj jaroj la kvanto de muksunoj malkreskas pro la influo de naturgasa industrio, aparte signifa en Oba golfo (estuaro de la rivero Obo). Oni speciale bredas muksunojn kaj enmetas ilin en riverojn.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Muksuno estas konsiderata valora fiŝo, delicaĵo. Aparte alte oni taksas malforte peklitan muksunon, por kio oni superŝutas freŝan fiŝon per salo kaj lasas ĝin sub premo dum 8-10 horoj. Krome ĝi estas ofte uzata por preparado de fiŝrabotaĵo.