Corinaldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corinaldo
Dosiero:Corinaldo-Stemma.png
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Marche.svg Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 39′ N, 13° 2′ O43.6513.033333333333Koordinatoj: 43° 39′ N, 13° 2′ O
Alto super marnivelo m
Areo 48 (2005) km²
Loĝantaro 5197 (31-12-04)
Loĝdenso 108 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Castel Colonna, Castelleone di Suasa, Mondavio (PU), Monte Porzio (PU), Monterado, Ostra, Ostra Vetere, Ripe (2005)
Patrono
Festa tago
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 60013 (2005)
Imposta kodo
Kodo laŭ ISTAT 042015 (2005)
Telefona prefikso 071 (2005)
Retpaĝo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Corinaldo estas komunumo de Italio.

Panoramo

Corinaldo situas sur la supro de monteto. Ĝin ĉirkaŭas impona kaj sendifekta zono de defendaj muregoj, eksterordinara ekzemplo de militarkiteturo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, inter la plej longaj kaj plej konservitaj en Markio. La potencaj muregoj kun perimetro de 912 metroj, ĉirkaŭas la tutan historian centron, farante el Corinaldo raran ekzemplon de fortigita urbo kun pordegoj ornamitaj per hirundvostaj murdentoj nomataj "gibelinaj", gardo - kaj defendoturoj, remparoj, peĉnazoj, kreneloj kaj rundovojoj. El ogiva arko oni aliras la majestan ŝtuparon de strato Via Piaggia, ĉefa akso de la mezepoka urbokerno, el kiu disradias la mallarĝaj flankstratetoj.

La cent ŝtupoj