Corinne Allal
Corinne Allal | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1955 en Tunizo |
Morto | 11-an de decembro 2024 (69-jaraĝa) en Ramat Gan |
Mortokialo | Pankreata kancero ![]() |
Lingvoj | hebrea |
Ŝtataneco | Israelo ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Ruti Allal (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantoverkisto kantisto ![]() |
Verkoj | I have no other country |
TTT | |
Retejo | https://www.korinallal.co.il |
Corinne ALLAL (hebree קורין אלאל; naskita la 15-an de marto 1955 en Tunizo, Tunizio - la 12-an de decembro 2024, en Tel-Avivo, Israelo) estis israela rokmuzikisto kaj muzikproduktisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi enmigris al Israelo en la aĝo de 8. Dum ŝia militservo, ŝi ludis en diversaj israelaj armeogrupoj ( lehakot cvajiot ), inkluzive de Jehudit Ravitz . En la 1970-aj jaroj ŝi prezentis ĉefe kiel gitaristo. Ŝi publikigis sian unuan albumon en 1984. La albumoj "Antarktika" (1989), "Sfat imi" (Mia gepatra lingvo, 1990) kaj "Zan nadir" (Rara kulturvario, 1992), kiu estis produktita fare de Jehudit Ravitz, havis komercan sukceson en Israelo [1][2].
En 2003 al ŝi estis premiita de la landa Societo de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikaj Eldonistoj (AKUM). Kvankam Allal estas konsiderata maldekstrema kaj estas malkaŝe lesba, ŝia muziko, kaj precipe la kanto Ejn li eretz aĥeret (mi ne havas alian landon, de Ehud Manor), estas tre populara inter ĉiuj israelanoj [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ מעריב | עמוד 39 | 26 אוקטובר 1978 | אוסף העיתונות | הספרייה הלאומית.
- ↑ זמן נדיר: קורין אלאל חוגגת שישים - וממציאה את עצמה מחדש (15 March 2015).
- ↑ Liphshiz, Cnaan, "Watch: N.Y. haredi singer brings Israeli composer to tears while performing her classic song", 2016-06-07.