Cormac McCarthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cormac McCarthy
Persona informo
Cormac McCarthy
Naskonomo Charles Joseph McCarthy Jr.
Naskiĝo 20-an de julio 1933 (1933-07-20)
en Providence
Morto 13-an de junio 2023 (2023-06-13) (89-jaraĝa)
en Santa Fe
Tombo nekonata valoro vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko ProvidenceKnoxvilleAlaskoKnoxvilleĈikagoKnoxville • Sevier County • AshevilleNov-OrleanoKnoxvilleIrlandoParizoIbizoVaŝingtono • Rockford • LouisvilleTucsonEl PasoNaŝviloLeksingtonoSanta FeKnoxvilleEl PasoSanta Fe vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Tenesio • Katolika Liceo de Knoxville vd
Subskribo Cormac McCarthy
Familio
Patro Charles J. McCarthy vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo romanisto • dramaturgoverkisto • filma scenaristo • scenaristo vd
Laborkampo dramoprozo • kina scenverkado • filmo vd
Aktiva dum 1965–2022 vd
Verkado
Verkoj Suttree ❦
Blood Meridian ❦
All the Pretty Horses ❦
The Border Trilogy ❦
No Country for Old Men ❦
The Road ❦
Stella Maris ❦
The Passenger vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cormac McCarthy (naskiĝis la 20-an de julio 1933, mortis la 13-an de junio 2023) estis usona verkisto, gajnanto de la Premio Pulitzer pro sia libro de 2006, The Road (la vojo). Lia libro de 2005, No Country For Old Men (Neniu Lando por Maljunuloj) estis adaptita en filmo de la Fratoj Coen. La filmo gajnis Akademiajn Premiojn inkluzive de Plej Bonkvalita Filmo.

McCarthy verkis 10 librojn pri la Suda Usono, inkluzive de Blood Meridian de 1985, kiu estis kronita de la revuo Time kiel unu el la 100 plej bonkvalitaj libroj en angla literaturo de 1925 ĝis 2005. Kritikisto Harold Bloom kronis lin kiel unu el la kvar ĉefaj usonaj verkistoj de nia tempo, kune kun Don Delilo, Thomas Pynchon kaj Philip Roth.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cormac McCarthy naskiĝis la 20-an de julio 1933 en Providence, Rod-Insulo kaj translokiĝis en 1937 al Knoxville, Tenesio. Li estas la tria el familio de 6 infanoj kaj lia patro estis sukcesa advokato en Tenesio. Inter 1951 kaj 1953 li diplomiĝis en arto en la universitato de Tenesio. En 1953 li membriĝis en la usona aerarmeo kie li servis 4 jarojn, iujn en Alasko.

Stilo[redakti | redakti fonton]

McCarthy uzas interpunkcion malabunde, eĉ anstataŭigante plej multajn komojn per la vorto "kaj" por krei polisindeton, kaj tiel ĝi estis nomata "la plej grava vorto en la leksiko de McCarthy". En intervjuo, li diris al Oprah Winfrey, ke li preferas "simplajn deklarajn frazojn" kaj ke li uzas majusklojn, punktojn, fojan komondupunkton por ekigi liston, sed neniam punktokomojn. Li ne uzas citilojn por dialogo kaj kredas, ke ne ekzistas kialo por "forviŝi la paĝon per strangaj marketoj.

Citaĵo
 Li lasis la bieron sur la vendotablo kaj eliris kaj akiris la du pakojn da cigaredoj kaj la binoklon kaj la pistolon kaj ĵetis la .270 sur sian ŝultron kaj fermis la kamionan pordon kaj revenis. "He left the beer on the counter and went out and got the two packs of cigarettes and the binoculars and the pistol and slung the .270 over his shoulder and shut the truck door and came back in." 
— polisindeta uzo de "kaj" de Cormac McCarthy en Neniu Lando por Maljunuloj.

Saul Bellow laŭdis lian "absolute superfortan lingvouzon, ĝiajn vivigajn kaj mortigajn frazojn". Richard B. Woodward priskribis lian verkadon kiel "rememorigan pri frua Hemingway". Male al pli fruaj verkoj kiel Suttree kaj Blood Meridian, la verko de McCarthy post 1993 uzas simplan, retenitan vortoprovizon.

La romanoj de McCarthy ofte prezentas eksplicitan perforton. Multaj el liaj verkoj estis karakterizitaj kiel nihilismaj, precipe Blood Meridian. Multaj el liaj pli postaj verkoj estis karakterizitaj kiel tre moralismaj. Lia malfrua romano The Road prezentas moralecon kiel laikan kaj devenantan de individuoj, kiel la patro, kaj aparta de Dio.

La malgaja perspektivo de la estonteco, kaj la nehoma fremda antagonisto laŭdire reflektas la timon en Usono de la epoko post la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Multaj el liaj verkoj prezentas individuojn en konflikto kun socio, agante laŭ instinkto prefere ol laŭ emocio aŭ penso. Alia temo tra multaj el la verkoj de McCarthy estas la netaŭgeco aŭ malhomeco de tiuj en aŭtoritato, precipe en policoj.

Citaĵo
 Ne ekzistas vivo sen sangoverŝado. La ideo, ke la specio iel plibonigeblas, ke ĉiuj povus vivi en harmonio, estas vere danĝera ideo. Tiuj kiuj suferas ĉi tiun nocion estas la unuaj kiuj forlasas sian animon, sian liberecon. Via deziro, ke ĝi estu tiel, sklavigos vin kaj malplenigos vian vivon. 
— Cormac McCarthy klarigante sian filozofion.

Rezulte, li estis etikedita kiel la "granda pesimisto de usona literaturo".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • (1965) The Orchard Keeper
  • (1968) Outer Dark
  • (1974) Child of God
  • (1979) Suttree
  • (1985) Blood Meridian, Or the Evening Redness in the West,
  • (1992) All the Pretty Horses, 1995.
  • (1994) The Crossing
  • (1998) Cities of the Plain
  • (2005) No Country for Old Men
  • (2006) The Road, 2009.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Frye, Steven. (2009) Understanding Cormac McCarthy. Columbia, SC: University of South Carolina Press. ISBN 978-1570038396.
  • (2013) The Cambridge Companion to Cormac McCarthy. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-1107644809.
  • (2001) “Cormac McCarthy: A Bibliography”, The Cormac McCarthy Journal 1 (1), p. 72–84. 
(updated version published 26 October 2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]