Cornelia Schlosser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cornelia Schlosser
Cornelia Schlosser geb Goethe.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1750 (1750-12-07)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 8-an de junio 1777 (1777-06-08) (26-jara)
en Emmendingen
Tombo Emmendingen [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Johann Caspar Goethe [#]
Patrino Catharina Elisabeth Goethe [#]
Gefratoj Johann Wolfgang von Goethe [#]
Edz(in)o Johann Georg Schlosser [#]
Profesio
Okupo verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Domo de la Schlosser-oj en Emmendingen; mortoloko de Cornelia

Cornelia Friederica Christiana SCHLOSSER (fraŭline: Goethe; naskiĝinta la 7-an de decembro 1750 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 8-an de junio 1777 en Emmendingen) estis germana verkistino kaj la fratino de Johann Wolfgang von Goethe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la dua infano de la juristo Johann Caspar Goethe kaj de Catharina Elisabeth Textor. Ŝia frato Johann Wolfgang estas 15 monatojn pli maljuna ol ŝi. La du infanoj edukitis kune kio estis eksterorda dum tiuj tepoj. Ĉar normale la filinoj estis separitaj por speciala eduko je posta patrineco kaj edzineco. Ŝi lernis ĉe Magdalena Hoff legi kaj skribi. Kiel sepjarulino ŝi trejnitis fare de la instruisto de la frato, Johann Heinrich Thym. Ŝi lernis la lingvojn latinan kaj helenan, poste la francan kaj la anglan, la italan, jursciencon, geografion, matematikon, kaligrafion, kantadon kaj desegnadon. Krome ŝi ŝatis la skermon, la ĉevalrajdon kaj la dancon. Sian liberan tempon ŝi pasigis serioze, ekz. diskutante kun la frato pri literaturaj temoj.

Tamen ŝi ne rajtis daŭrigi la studojn kiel la frato kiu transloĝigis en 1765 al Lepsiko. Ŝi restis en Frankfurto sentante la ŝanĝon de la frato koncerne la sintenon je ŝin. Ĝenerale Johann Wolfgang iĝis pli domina antaŭ virinoj. Kun ŝia amikino Katharina Fabricius ŝi flegis leterinterŝangon en la franca lingvo. Ŝi enamiĝis sekrete je Anglo kiu alvenis en la urbo en 176. En 1768 li forlasis la urbon sen adiaŭo de ŝi. Kiam Johann Wolfgang revenis en Hesion ŝi subtenis lin kaj kuraĝigis lin verki la dramon Götz von Berlichingen.

Rolo edzina[redakti | redakti fonton]

En 1772 ŝi fianciniĝis al Johann Georg Schlosser, amiko de la frato. Geedziĝo fariĝis en novembro 1773. La edzo havis altrangan postenon ĉe la margrafo de Badenio; ambaŭ translokiĝis el Karlsruhe, poste al Emmendingen. Komence ŝi kontentiĝis pri la rolo edzina, sed baldaŭ ŝi seniluziiĝis. Ili vivis en eturbo kie la edzo responsis pri administraciaj novigoj kaj intencis influe la edzinon religie. Sole kaj sen intelektualaj devigoj ŝi malsaniĝis. Tamen ŝi konatiĝis pere de la edzo kun elstaraj personoj. Kun Jakob Michael Reinhold Lenz, amiko de la paro kaj baptopatro de la dua filino, ŝi havis intiman rilaton.

Je la nasko de la unua filino Maria Anne Louise (Lulu) en la 28.10.1774 Cornelia preskaŭ mortis. u jarojn ŝi restis en lito. Kvar semajnojn post la naskiĝo de la dua filino Catharina Elisabeth Julie (Juliette) en la 10.5.1777 la patrino mortis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Witkowski: Cornelia, die Schwester Goethes. Rütten & Loening, Frankfurt a. M. 1903 (2a eldono, 1924; represite ĉe Lang, Bern 1971)
  • Melanie Baumann (eld.): Cornelia Goethe, Briefe und Correspondance secrete 1767–1769. Kore, Freiburg 1990, ISBN 3-926023-22-8.
  • Ulrike Prokop: Die Illusion vom Großen Paar. Weibliche Lebensentwürfe 1750–1770. Fischer, Frankfurt 1991, ISBN 3-596-27397-8.
  • Ulrike Prokop: Die Illusion vom großen Paar. Band 2: Das Tagebuch der Cornelia Goethe. Fischer, Frankfurt/Main
  • Walfried Linden: Marie, Gretchen, Helena. Goethe und seine Schwester Cornelia im Spiegel seiner Frauengestalten. In: Jahrbuch der Psychonalalyse. 27, 1991, p. 224–238.
  • Sigrid Damm: Cornelia Goethe. Aufbau-Verlag, Berlin/Weimar 1987. Weitere Auflagen beim Insel Verlag 1988 ff. Taschenbuchausgabe bei Diana 1999. Taschenbuchausgabe beim Insel Verlag 2015, ISBN 3-458-36117-0.[1]
  • Stephanie Fleischer: Literatur und Lebensgestaltung. Cornelia als Leserin zeitgenössischer Briefromane. In: Welfengarten. Jahrbuch für Essayismus 6, 1996, p. 69–82.
  • Ilse Nagelschmidt: Briefe und Tagebücher als Effekt Biographischen Erzählens. Zwei Frauen im Spiegel des Textes. Cornelia Goethe. Brigitte Reimann. In: Regina Fasold (eld.): Begegnung der Zeiten. Festschrift für Helmut Richter zum 65. Geburtstag. Universitätsverlag, Leipzig 1999, p. 277–291, ISBN 3-933240-79-4.
  • Gerlinde Kraus: Cornelia Goethe – Ein typisches Frauenleben im18. Jahrhundert? Porträt einer Frankfurter Bürgerin. Schroeder Verlagsbuchhandlung, Mühlheim am Main 2010, ISBN 978-3-9811251-8-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio:Johann Wolfgang von Goethe}}

  1. Vgl. Katharina Rutschky: Cornelia Goethe als verkanntes Genie, Rezension zu Sigrid Damms Biografie in: Die Zeit Nr. 18/1988.