Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1912 (1912-01-19)
Morto 18-an de novembro 2005 (2005-11-18) (93-jaraĝa)
en Driel
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoBelgio
Okupo
Okupo flegisto
vdr

Cornelia Wilhelmina Maria (Cora) Baltussen (naskiĝis la 19-an de januaro 1912 en Driel, apud Overbetuwe, mortis la 18-an de novembro 2005) – nederlanda flegistino de Ruĝa Kruco, kiu prizorgis polajn paraŝutistojn de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado. Ŝiaj plurjaraj klopodoj permesis memorigi kaj honorigi la agon de polaj paraŝutistoj, kaj ankaŭ de la generalo Stanisław Sosabowski. Fondintino de la Komitato Driel - Polen.

La 21-an de septembro 1944 Cora Baltussen renkontis alteriĝantajn apud Driel 1680 polajn paraŝutistojn el la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado sub komando de generalo Stanisław Sosabowski. Ili partoprenis la operacon Market Garden, kun la tasko atingi sieĝitajn trans Rejno britojn. Cora Baltussen loĝanta en farmo, kie surgrundiĝis la paraŝutistoj, donis al ili multe da valoraj informoj kaj prizorgis vunditajn soldatojn.

Dum sia tuta posta vivo ŝi estis senfleksebla proparolantino redoni la bonan nomon al generalo Sosabowski kaj memori pri la 1-a APB kaj ilia partopreno en la operaco "Market Garden".

La 31-an de majo 2006 ŝi estis postmorte distingita de la reĝino Beatrikso per Milita Ordeno de Vilhelmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]