Corneliu Zelea Codreanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Corneliu Zelea Codreanu estis rumana politikisto (naskiĝis la 13-an de septembro 1899, mortis la 30-an de novembro 1938). Li estis pli precize ekstremdekstrulo kaj kreinto kaj ĉefo de la Fergvardio. Tiu kontraŭsemida movado funkciis ĉefe en la periodo inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.