Corpse Bride (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kadavra Edzino.
Kadavra Edzino.

Corpse Bride (Kadavra Edzino) estas usona animacia filmo de Tim Burton kaj Mike Johnson, aperinta en 2005.

Intrigo

En la 19-a jarcento, en eta vilaĝo de Anglujo, Victor Van Dort, filo de novriĉuloj, kaj Victoria Everglot estas geedziĝontaj (spite al la gepatroj de Victoria, heredaj etnobeloj, nun malriĉaj), kvankam ili neniam vidis unu la alian. Tuja enamiĝo de la gejunuloj, li fuŝplena kaj ŝi mildplena.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sed malgraŭvole, en fantasta etoso, Victor estas edzigita al la energiplena kadavro de Emily, mistera edzino, kiu perforte kondukas lin en la mondon de gemortintoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Pri la filmo

  • La filmo, adaptita de popola rusa fabelo de la 19-a jarcento titolita "La Mortinta Edzino", estis filmita en "Vinton Studios" apud Londono.
  • Tim Burton mem desegnis ĉiujn scenojn, ĉiujn personojn, antaŭ ol la artaj direktoroj, plastikistoj kaj dekoraciistoj eklaboris.
  • La teatraj pupoj estis manipulitaj de teamo de 25 animaciistoj antaŭ kamerao.
  • La piano de Everglot portas la surskribon Harryhausen, el la nomo de unu el la plej famaj specialistoj de trukoj fotante bildon post bildo.
  • La filmo estas dediĉita al Joe Ranft, tro frue mortinta artisto laborinta pri "storyboard" ĉe Disney kaj Pixar.

Filmmuziko

Eksteraj ligiloj