Corpus Christi (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corpus Christi
Regno: Usono
Subŝtato: Teksaso
Kantono: Nueces
Loĝantaro: 307.953 (en 2010)
Areo: 1.192 km² (66,4 % akvo)
Koordinatoj: 27,742857 N, 97,401927 U
Supermara alteco: 0-2 m
Horzono: UTC -6, somere UTC -5
Telefonkodo: 361
Poŝtkodo: 78401, 78402, 78404-78418

Corpus Christi estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, ĉe la okcidenta bordo de la Golfo de Meksiko. Ĝia nomo estas latina kaj signifas "korpo de Kristo"; ĝin donis la katolika hispano Alonzo Alvarez De Pineda, kiu en 1519 tie alteriĝis je la kristokorpa festotago.

Flago de Corpus Christi

Geografio

Situo de Corpus Christi en Teksaso kaj en la distrikto

Corpus Christi situas sur marborda ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la suda parto de Teksaso.

Historio

Alonso Alvarez de Pineda (hispano) estis la unua eŭropano ĉi tie en 1519. La haveno iĝis fifama pro la piratoj. Baldaŭe kontrabandoj regis la lokon. Corpus Christi estis fondita en 1839 fare de Kolonelo Henry Lawrence Kinney kiel komercejo. En 1845 usonaj militistoj establis bazon. La haveno ekfunkciis en 1926, por la mararmeo en 1941.

Ekonomio

Motoro de la ekonomio estas la profunda haveno, kiu gravas ne nur por Teksaso, sed ankaŭ por Usono. Oni liveras petrolojn kaj agrikulturajn produktojn.

Nokta vido en Corpus Christi
Ponto en Corpus Christi

Trafiko

Corpus Christi havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al San Antonio, ĉefvojoj kuras al Laredo kaj al alia havenurbo. La urbego havas branĉan fervojon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. (Tramoj funkciis inter 1910-1931). La impona haveno ne servas pasaĝerojn, nur varojn. 2 pontoj estas apartenaĵo de Corpus Christi.

Klimato

En Corpus Christi la temperaturo averaĝe varias inter 17-28 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 43 °C en 2000, la malvarmo kulminas en februaro. Jare pluvas po 806 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre foje neĝas). Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte en januaro.

Vidindaĵoj

Marborda panoramo en Corpus Christi
Vojo en Corpus Christi

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Corpus Christi en la suda parto de Teksaso