Corpus Dionysianum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corpus Dionysianum
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Corpus Dionysianum (Dioniza verkaro) estas unualoke manuskripto latinlingva, kies spuroj perdiĝis dum Mezepoko. Sed la duvortaĵo Corpus Dionysianum aludas precipe al la amplekso de la verkoj de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano

La 8-an de oktobro 827 atingis la abatejon Sant-Denis najbare de Parizo manuskripto kun la tuta greka corpus de la verkoj de Dionizo la Areopaga. La precioza volumo hodiaŭ estas konservita ĉe la Nacia Biblioteko de Parizo. [1] Arkivigite je 2008-06-22 per la retarkivo Wayback Machine

La tuto de la verkoj eble estis pli ampleksa ol tiu malkovrita en la Mezepoko, kiu estas ankaŭ tiu alveninta ĝis nin. Kiun ni vidas hodiaŭ estas samkvanta kompare kun tiu kiun povis, ekzemple, vidi kaj konsulti Boezio. La Corpus enhavas la jenajn verkojn:

Verkoj de la Corpus Dionysianum[redakti | redakti fonton]

"De coelesti hyerarchia",

"De ecclesisastica hyerarchia", "

"De divinis nominibus",

"Theologia mystica"

kaj "Deko da leteroj".

La Corpus estis latinigita el la antikva greka, en 9-a jarcento zorge de Johano Skoto Eriugena, persone komisiita de Karlo la Kalva kaj estas atribuata al Pseŭdo Dionizo la Areopaga, fama, interalie, pro la estetikaj teorioj de "consonantia e claritas" (konsonanco kaj brilo) kiuj gvidis la mezepokan arton kaj estas konsiderita la unua kristano kiu sin servis je la filozofio de novplatonistoj, ĝin tamen kristianigante. Ne ĉiuj kristanaj filozofoj kaj teologoj simpatiis al doktrinoj de la Corpus. Ne malmultaj taksis ilin aŭ tro skeptikaj aŭ tro klinaj al panteismo.

El la Corpus emerĝas teologia sistemado kiu multe influis la filozofion kaj teologion de la mezepokaj skoloj eŭropaj kaj arabaj. Tiuj ĉi konis la Corpus el la kristana bibliotekoj de diversaj orientaj kristanaj urboj.

La teologio de la Corpus Dionysianum[redakti | redakti fonton]

En la Corpus Dyonisianum estas elstudita la esenco kaj aktivado de la spirito, fremdaj el la antikva filozofio kiu parolis nur pri la korpo kaj animo. (La koncepto de spirito klariĝos ĉi-sube).

Akorde kun Platonismo, la animo estas la unuiga punkto inter la intelektebla sfero kaj la materiasensa principo. La intelektebla sfero estas la ideo-esencoj kiuj liveras formon al la korpo kaj al la animaj kvalitoj de ĉiu persono kaj kunsidejas en Dio kiu entenas ĉiun ideojn. Kvankam la animo estas kreita analogie simila al Dio, (kiel eksplicite diros la postaj skolastikuloj, Tomaso de Akvino ekzemple) kaj la ideoj laŭ kiu ĝi estas farita estas kopio malsama ol tiu originala en Dio, ĝi estas ponto inter la materieco de la korpo kaj la originalo de tiuj ideoj en Dio.

La animo kreas ligon inter la hierarkioj ĉielaj kaj la hierarkioj teraj, kaj inter la du estoj kiuj estas la homa Mi kaj Dio.

Per la perado de la animo kaj de Dio naskiĝas komunumo de animoj, kiuj estas unuigitaj kaj en la intelekto (la estaĵa idea amplekso komprenebla nur per la racio) kaj senso (estaĵa materio amplekso konebla nur per la sensoj). Realiĝas tial pli ol komunumo de pensoj kaj celoj kiel okazas en filozofia skolo, temas fakte pri unuigo ankaŭsensa kiu kreas Unikan Korpon. Nur la animo unuigas la tutan unuopulon al Dio (senso kaj intelekto) dum Dio kunigas ĉiujn animojn en unueco kun si.

Tiu unuigo de senso kaj intelekto kaj la komunumo de la animo estas la spirito.

Plua ekspliko[redakti | redakti fonton]

Dio kondutas kiel animo simila al tiu homa, per kiu kunigas intelekton al senso kiu estas (Jesuo: homo kaj Dio), kiu havas korpon kiu estas la dieco mem. Malsame ol la aliaj entoj, estas ankaŭ vera ke Dio estas Spirito, estas “Tiu kiu kapablas esti alie restante sin mem”.

En la kazo de Dio, ĉiam estas kelka animo kunigita al Li, generante la Spiriton, per libera elekto de Dio kaj kreo de tiu mondo en kiu alestiĝas eterna komunumo. La unuopa animo havas male liberan volon rifuzi la unuigon de la intelekteblo (La amplekso de aferoj intuiciitaj eblaj fare de la racio) kaj disiri el Dio: tial la Spirito ne estas esenco de la homo (kiu, male, havas necese kaj ne povas elekti alimaniere ol esti estaĵo kun animo kaj korpo), sed nur dimension en kiu povas partopreni.

La unua rezulto de tiu konceptado estas ke la Aserta teologio atingas malmulte pri Dio ĉar Dio tiom transcendas la homan intelekton ke tiu ĉi povas apenaŭ balbutis pri Li. La kulmino de tiu teologio konkludas nur ke “Li kapablas esti alie”.

La dua rezulto koncernas tion kion oni povas aserti pri Spirito kiu “restas Si mem”, distingita el la kreitaj entaĵoj. Tio devigas negi tion kion pri Li oni asertas. Eblas nur teologio, kiu Aŭgusteno nomis Apofata teologio (negativa teologio) ĉar Dio estas nedirebla kaj nepredikebla (= atribui karakterojn) (ĝuste kiel pri la Unu de la novplatonismo de Plotino.

Al la pozitiva momento de la katafata teologio (aserta), sekvas tiu negativa de la apofata teologio kiu estas “silento kaj tenebro” en kiu restas la Spirito, sed la kunigo de la animoj kiu ĉiukaze daŭrigas ekzisti fariĝas eĉ ĝi nepredikebla “silento” kaj neintuiciebla “tenebro”.

Konceptoj de la Corpus-a verko “De divinis nominibus” ligiĝos, kaj eble inspiros, al la teologio mistika de, interalie, Majstro Eckhart kaj Nikolao el Kuzo. Kelkaj opiniis troveblaj spuroj de la platona dialogo “Kratilo” [2][rompita ligilo] kun klino al la tezo de la dialoganto Hermogeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]