Corrado Grazzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corrado GRAZZINI)
Corrado Grazzini
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1883 (1883-12-08)
en Venecio
Morto 21-an de septembro 1971 (1971-09-21) (87-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Corrado GRAZZINI (graccini), naskiĝis la 8-an de decembro 1883 en Venecio, mortis la 21-an de septembro 1971 en Florenco), estis itala supera bankoficisto kaj libro-tenisto, prof., kaj Esperanto-pioniro kaj -vortaristo.

Grazzini fariĝis Esperantisto en 1907. En 1913 li fondis Nacian Societon por Esperanto inter Italaj Geinstruistoj, en 1920 en Florenco la asocion "Nova Sento", samjare la Esperantistan Union inter Italaj Katolikoj. Li havis gvidajn oficojn en ili kaj en aliaj Esperanto-societoj. Dum multaj jaroj li estis delegito de UEA en Florenco.

Grazzini gvidis multajn kursojn, ankaŭ en lernejoj. Li kunlaboris en diversaj gazetoj kaj estis redaktoro de Itala Esperanto-Revuo. Li apartenis al Itala Katedro de Esperanto de 1912 kaj en 1925 fariĝis ties ĝenerala direktoro. Grazzini estis Honora ĝenerala direktoro de la Itala Esperanto-Instituto.

Plej konata li eble estis kiel aŭtoro de lernolibro kaj vortaroj por italoj.

Noto[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto indikas kiel naskiĝ-loko "Firenze", Migliorini 1982 (vd. la literaturon) kontraŭe "Venezia".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio], Roma (en la itala)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]