Corrales del Vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corrales del Vino
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 928  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 5° 44′ U (mapo)41.357777777778-5.7275Koordinatoj: 41° 21′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 75,61 km² (7 561 ha) [+]
Corrales del Vino (Provinco Zamoro)
Corrales del Vino (Provinco Zamoro)
DEC
Corrales del Vino
Corrales del Vino
Situo de Corrales del Vino
Corrales del Vino (Hispanio)
Corrales del Vino (Hispanio)
DEC
Corrales del Vino
Corrales del Vino
Situo de Corrales del Vino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corrales del Vino [+]
vdr

Corrales del Vino [koRAles delBIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino, kies tradicia ĉefurbo ĝi estas kvankam la plej loĝata urbo estas Morales del Vino, en la sudo de la provinco. Corrales del Vino estas tradukebla etimologie al Bestokortoj de la Vino.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Peleas de Arriba kaj Fuente el Carnero, krom nuna senhomejo El Corralino, okupas totalan areon de 75,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 934 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 18 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]