Correios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Correios
Correios
negoco vd
Dum 1969 - nekonata/nuntempe
Jura formo Ŝtata entrepreno
Fondita 25-a de januaro 1663 (Correio-Mor) (20-a de marto 1969 (ECT))
Sidejo Braziljo
Lando Brazilo
Dungitoj 105 836
Posedata de registaro de Brazilo vd
TTT www.correios.com.br
vdr

Empresa Brasileira de Correios e Telégrafos (Brazila Poŝta kaj Telegrafa Kompanio), mallongigo ECT, aŭ simple Correios, estas federacia publika kompanio respondeca pri efektivigo de la sistemo por sendado kaj liverado de poŝto en Brazilo, sed ĝi ne limiĝas nur al ĉi tiu agado: ĝi efektivigas la distribuadon de pakoj tra la tuta lando, kaj ankaŭ provizas aliajn subtenajn servojn al registaro kaj loĝantaro. La brazila leĝaro antaŭvidas monopolon de leteroj, poŝtkartoj, grupitaj korespondaĵoj kaj telegramoj [1] por la Ŝtato kaj ECT estis kreita por ludi ĉi tiun rolon.

ECT devenas el la kreado de la posteno de Correio-mor das carta do mar en 1663. En 1980 en Braziljo, la regurbo de Brazilo, la kompanio kreis la Poŝtan kaj Telegrafan Muzeon de ECT. Ĝi nuntempe nomiĝas Nacia Poŝta Muzeo [2] kaj laŭ la oficiala retejo [3] havas pli ol milionon da pecoj de la brazila poŝta, telegrafa kaj filatela historio. La 25-an de januaro 2013, la oficiala brazila poŝto 350-jariĝis kaj, por festi la daton, ĝi lanĉis poŝtmarkojn kaj emblemon aludajn al la evento.[4]

Correios havis sian originon en Brazilo la 25-an de januaro, 1663, kun la kreado de la Correio-Mor en Rio-de-Ĵanejro, kvankam la ĉefurbo de la kolonio tiam estis Salvadoro . En 1931, dekreto 20 859, de la 26-a de decembro 1931[5] kunfandas la Ĝeneralan Poŝtejon kun la Ĝenerala Telegrafa Oficejo kaj kreas la Poŝtan kaj Telegrafan Fakon.[6] ECT estis kreita la 20-an de marto 1969, kiel publika kompanio ligita al la Komunika Ministerio per la transformo de la federacia aŭtarkio, kiu tiam estis la Departemento de Poŝtoj kaj Telegrafoj (DCT). La ŝanĝo ne estis nur ŝanĝo de akronimo, ĝi estis sekvita de profunda transformo en la mastruma modelo de la brazila poŝta sektoro, farante ĝin pli efika.[7]

Ekzemplo de poŝtejo, situanta en Coronel Fabriciano, Minas-Ĝerajso, en 2017.
SEDEX- kamiono en 2020.
ECT-Ĉefsidejo, en Braziljo, en 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Decreto-Lei nº 509/69, ratificado pela Lei nº 6.538/78
  2. PEREIRA, Margareth da Silva. Os Correios e Telégrafos no Brasil - um patrimônio histórico e arquitetônico: Empresa Brasileira de Correios e Telégrafos, 1999.
  3. Correios. Sobre o Museu (portugale). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2021-07-08.
  4. Correios. Revista especial Correios 350 anos. Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2021-07-08.
  5. Ĉambro de Deputitoj. Dekreto 20.859 de 1931 (portugale).
  6. BARROS NETO, João Pinheiro de. Administração Pública no Brasil: uma breve história dos correios. São Paulo; annablume, 2004. ISBN 8574194476
  7. Correios. História. Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2021-07-08.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Poŝto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]