Coruña del Conde
Coruña del Conde estas vilaĝo kaj municipo, kodo-112, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Ĝi situas en la sudoriento de la provinco, en la valo de la rivero Arandilla. Ĝi havas areon de 32,415 km2 kun 155 enloĝantoj
Demografio
En 1843 apartenis al la jurisdikcio de Aranda de Duero kaj havis 209 enloĝantojn. En 2007 ĝi havas 155 enloĝantojn.
Kulturheredaĵoj
- Romia urbo Clunia:
- Ermitejo de Sankta Kristo de San-Sebastiano (romaniko).
- Kastelo Coruña del Conde: originoj en la 10-a jarcento.
- Enireja Arko: mezepoka pordo.
- Preĝejo de Sankta Marteno: konstruita en la 16-a jarcento.