Corvera de Toranzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corvera de Toranzo
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39699
Demografio
Loĝantaro 2 096  (2023) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′ N, 3° 56′ U (mapo)43.210277777778-3.9372222222222Koordinatoj: 43° 13′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 168 m [+]
Areo 49,48 km² (4 948 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Corvera de Toranzo (Kantabrio)
Corvera de Toranzo (Kantabrio)
DEC
Corvera de Toranzo
Corvera de Toranzo
Situo de Corvera de Toranzo
Corvera de Toranzo (Hispanio)
Corvera de Toranzo (Hispanio)
DEC
Corvera de Toranzo
Corvera de Toranzo
Situo de Corvera de Toranzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corvera de Toranzo [+]
vdr
Municipa teritorio de Corvera de Toranzo, centre de Kantabrio.

Corvera de Toranzo [korBEra detoRANzo] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Corvera de Toranzo estas etimologie komprenebla kiel Korvejo de Toranzo, alude al la valo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turo de Agüero.

Ĝi limas norde kun la municipo Puente Viesgo, sude kun Luena, oriente kun Santiurde de Toranzo kaj okcidente kun Arenas de Iguña, Anievas kaj San Felices de Buelna. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera. Fiŝkaptado kaj pejzaĝoj estas kelkaj el la ĉefaj altiraĵoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 49,48 km² estas 2 054 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 2 054 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Alceda, Borleña, Castillo Pedroso, Corvera, Esponzués, Ontaneda, Prases, Quintana de Toranzo, San Vicente de Toranzo (ĉefurbo), Sel del Tojo kaj Villegar.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam okazigante perdon de milo da loĝantoj. Tamen la municipo sukcesis, pere de gastigado (Banloko de Alceda, Casona Azul), turismo kaj nutrindustrio ĝenerale kaj lakta precize (El Buen Pastor), bremsi la populacian malpliigon kiun oni suferas en granda parto de la internaj komarkoj de Kantabrio.​

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
2.884 2.943 2.962 2.945 3.013 3.105 2.893 2.607 2.508 2.264 2.064 2.199

Fonto: INE

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazono en la Turo de Agüero.

La Valo de Toranzo apartenis, kiel senjorlando, ĝis la fino de la Antikva Reĝimo al la Markizoj de Aguilar de Campoo, grafoj de Castañeda. Corvera de Toranzo formis parton de la Valo de Toranzo kun Luena, Santiurde de Toranzo kaj Puente Viesgo, ĝis la kreado de la modernaj municipoj, ene de la komunumaro Merindad de Asturias de Santillana.

Kultura heredo[redakti | redakti fonton]

Pri la arta heredo, elstaras civila arkitekturo, nome la domegoj kaj blazonpalacoj, kiel tiuj de la familioj Ceballos, Ruiz de Bustamante, Ruiz de Villegas kaj precize elstaras la Turo de Agüero, en San Vicente de Toranzo kaj la Casona Azul (Blua Domego), konsiderata hotel-palaco fare de kulturaj instancoj. Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj. Kvin estas la Havaĵoj de Kultura Intereso de tiu municipio, nome la jenaj:

Blazonpalaco de Bustamante-Rueda en Alceda.
  • Turo de Agüero, en San Vicente de Toranzo, monumento.
  • Blazondomo de Díaz de Villegas kaj apuda bieno, kun sia palisaro, monumento.
  • Domego de Calderón de la Barca, en San Vicente de Toranzo, monumento.
  • Corvera estas unu de la municipoj tra kiuj etendiĝas la arkeologia zono nomita Yacimientos de La Espina del Gallego, Cildá, El Cantón y Campo de Las Cercas. La aliaj estas jenaj: Anievas, Molledo, Arenas de Iguña, San Felices de Buelna kaj Puente Viesgo.
  • Alceda, historia ensemblo.

Krome estas du katalogitaj havaĵoj: nome la Casona de la Sierra (Domego de la Montaro), en San Vicente de Toranzo; kaj la Palaco de Ontaneda, en Ontaneda.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]