Costa Allegra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Costa Allegra
Costa Allegra en Ŝanhajo
Costa Allegra en Ŝanhajo
Bazaj indikoj
Costa Allegra en Ŝanhajo
Tipo: Krozoŝipo
Klaso: Allegra
Posedanto: Costa Crociere
Hejma haveno: Ĝenovo (Italio)
Numero de korpo: 6916885
Surigita sur akvon: 29-a de aprilo 1969
Sorto: trafikanta
Noto: ŝipfarejo Wärtsilä  Finnlando
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 28,430
Longo: 187.69 m.
Larĝo: 25.75 m.
Mergo: 8.20 m.
Movumo: 4 × 6R46 Wärtsilä dizelo
19,123 kW
7,391 DWT
Rapideco: 19 knotoj
Ŝipanaro: 450
Kapacito: 820 - 1,072 pasaĝeroj
vdr

Costa Allegra estas eksa kontener-ŝipo (Annie Johnson) transformita en krozoŝipon en 1992[1]. Ĝi apartenas al Costa Crociere de la tutmonda kroz-kompanio Carnival corporation & PLC.

Ĝi estas nun la plej malnova ŝipo de la itala kompanio post la vendo fine de 2011 de ĝia fratina ŝipo: Costa Marina.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kontener-ŝipo "Annie Jonhson" estis konstruita de la finna societo Wärtsilä en Turku[2] por la sveda kompanio Rederi AB Nordstjernan. Ĝi estis surakvigita la 29-an de aprilo 1969 kaj liverita al sia kliento en decembro samjare. De 1969 ĝis 1986, ĝi estis ekspluatita de la sveda societo kaj poste vendita al greka kompanio Regency Cruises por esti transformita en krozŝipon sub la nomo "Regent Moon", same kiel fratina ŝipo "Axel Johnson" (estonta "Costa Marina"), alinomita "Regent Sun". Tiu transformiĝo fine ne okazis kaj "Regent Moon" restis ĉe la kajo en Perama en Grekio ĝis 1988 kiam ĝi estis vendita al Compania Naviera Panalexandra kaj alinomita "Alexandra". En 1990 la ŝipo estis akirita de Costa Crocere. Costa Crocere entreprenis en Ĝenovo la transformiĝon de la ŝipo, kiu finiĝis en julio 1990.

Incidento[redakti | redakti fonton]

La 27-an de februaro 2012, incendio ekflagris en la ĉambro de elektraj generatoroj de la ŝipo, kiu transportis 636 pasaĝerojn kaj 413 ŝipanojn[3]. La fajro estis estingita, sed senigis la ŝipon de propulso kaj elektro[4], kiu ekdrivis direkte al Sejŝeloj. Tiu incidento okazis unu monaton kaj duonon post la ŝiprompo de Costa Concordia, alia ŝipo de la kompanio Costa Crociere.

La morgaŭan matenon "Costa Allegra" estis tirata fare de "Trevignon", franca tinus-kapta ŝipo, posedaĵo de la "Compagnie française du thon océanique" (CFTO), direkte al Mahé (Sejŝeloj)[5] kun la tinus-kapta "Talenduic", de la sama kompanio, devojigita al "Costa Allegra" por subteni la unuan ŝipon[6]. Laŭ la ŝip-kompanio, ĉiuj pasaĝeroj bonfartis. "Costa Allegra" atingis la havenon la 1-an de marto 2012 kaj pasaĝeroj fine povis elŝipiĝi, ĉu por daŭrigi siajn feriojn en diversaj insuloj de Sejŝeloj, ĉu por tuj reflugi hejmen kun monkompenso de Costa Crociere.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]