Saltu al enhavo

Costa Brava (marbordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La marbordo apud Tossa de Mar.

Costa Brava (samnoma en la hispana kaj en la kataluna) estas la zono en la nordorienta marbordo de Katalunio, de la landlimo kun Francio ĝis la urbeto Blanes. Longa ĉ. 200 km, Costa Brava allogas multajn turistojn.

La signifo de la nomo estas "roka/kruta/ondoriska marbordo". Eble la nomo estas esperantigebla kiel Brava Marbordo (lasante Brava kiel propra nomo sen la ordinara signifo de la vorto "brava").

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Costa Brava estas sinsekvo de golfetoj kaj promontoretoj, pli-malpli rokaj. Nur en malmultaj lokoj, en la norda parto, estas ankaŭ du longaj sablejoj, kie du riveroj (Fluviá, sude de Roses, kaj Ter, sude de l'Estartit) atingas la maron.

Kompreneble, la plej gravaj urboj kaj vojoj ne kuŝas ĉe la maro, sed en la interno, kie situas ankaŭ Ĝirono, la ĉefurbo de la provinco entenanta la Bravan Marbordon. Estas tamen pluraj havenurbetoj en la taŭgaj golfetoj, ekzemple Port Bou, l'Escala, l'Estartit, Palamós, Sant Feliu de Guíxols, Blanes.

En Costa Brava estas pluraj naturaj parkoj kaj rezervejoj. Inter ili, menciendas jenaj:

  • la Natura Parko Kabo Creus (139 km²), inkluzivanta ankaŭ areon en la maro;
  • la Natura Parko Aiguamolls de l'Empordà (48 km²), marĉaj areoj ĉirkaŭ la enfluejo de la rivero Fluviá;
  • la Natura Parko Montgrí, Insuloj Medes kaj Malalta Ter (81 km²), kiu entenas, inter aliaj lokoj, la senhomajn insuletojn Medes;
  • la Protektata Spaco Gavarres, silikaj montetoj en la interno sed proksimaj al la maro;
  • la Protektata Spaco Gadiretes.