Cotswolds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cotswolds
Regiono
protektata areomonteto • Area of Outstanding Natural Beauty [+]

LandoAnglio

Supermara alteco330 m [+]
- koordinatoj51° 48′ 0″ N, 2° 2′ 0″ U (mapo)51.8-2.0333333333333Koordinatoj: 51° 48′ 0″ N, 2° 2′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoCleeve Hill [+]

Areo2 038 km² (203 800 ha)


Cotswolds (Tero)
Cotswolds (Tero)
Cotswolds - situo sur la mapo.

Cotswolds (Britio)
Cotswolds (Britio)
DEC
Cotswolds
Cotswolds

Map
Cotswolds
Vikimedia Komunejo:  Cotswolds [+]
vdr

La Cotswolds (pr. kotsŭolds) estas regiono en centra Anglio (de tie la kromnomo 'la koro de Anglio) kun multe da montetoj kun idiliaj vilaĝetoj kie troviĝas multaj dometoj faritaj el la tipa kalkoŝtono[1][2], kiu en tiu regiono estas ĵurasia kalkoŝtono havanta flavecan koloron. Cotswolds estas konata kiel tre bela kaj la plej granda distriko (2038 km²) en la Areo de Elstara Natura Beleco (AONB) [1], elstaraj lokoj el naturbeleca vidpunkto. La retejo de Cheltenham Turismo eldonas mapon de la Romantic Road (Romantika Vojo).[3]

La areo enhavas la guberniojn de Somerset, Warwickshire, Wiltshire, Oxfordshire kaj Worcestershire, sed la plej granda parto situas en Gloucestershire. Oksfordo situas en la oriento, Stroud kaj Bath okcidente. LechladeTetbury kaj Fairford sudoriente limigas la regionon.

Ekde jarcentoj oni fosas kalkoŝtonon el la tieaj minejoj. Tial la muroj kaj tegmentoj de multaj vilaĝoj kaj urboj estas en la tipa kalkoŝtono, riĉa je fosilioj, precipe de fosiliitaj maraj eĥinoj.[4] La pejzaĝo karakteriziĝas pro la ĉirkaŭbaroj en formo de heĝoj kaj arbustoj. Cotswold urboj estas Bourton-on-the-WaterBroadwayBurfordChipping NortonDursleyMoreton-in-MarshNorthleachStow-on-the-WoldStroud kaj WinchcombeBathCheltenhamCirencesterGloucester kaj Stroud estas pli grandaj urbaj centroj kiuj limas al aŭ kvazaŭ ĉirkaŭas la Areon de Elstara Natura Beleco (AONB). Bath kaj Cheltenham estas du el la plej belaj urboj.

Kasteloj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej belaj ĝardenoj troviĝas en la Sudeley kastelo. Kiel donaco al generalo John Churchill, ekestis en la jaro 1705 la konstruado de la Blenheim Palaco, la 'palaco Versajlo' de Anglio, kie naskiĝis Winston Churchill en 1874. Ĝi estas ekde 1987 sur la UNESKO-listo de monda heredaĵo.

Sudeley kastelo
Elĉiela foto de Sudeley kastelo, tipa ĉirkaŭbara pejzaĝo.

Promenvojo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Cotswod Way, longdistanca promenvojo.
Mapo de la Cotswod Way, longdistanca promenvojo.

Ekzistas longdistanca promenvojo (100 mejlojn, 161 km)[5] en la regiono kiu etendiĝas inter Chipping Campden kaj Bath, oficiale inaŭgurita en majo 1970 antaŭ esti agnoskita kiel Nacia Migrovojo en 2007. Kiel tia, la vojo estas markita kaj subtenita. La verda vojo iras tra la sekvaj komunumoj: Chipping Campden, Broadway, Stanton, Winchcombe, Cheltenham, Painswick, Stroud, King Stanley, Middleyard Dursley, Wotton-under-Edge, Hawkesbury Upton, Chipping Sodbury, Tormarton, Dyrham, Pensylvania, Cold Ashton kaj Bath. Sekvante la krestojn, valojn kaj arbarojn, la migrovojo ankaŭ pasas proksime al historiaj lokoj, inkluzive de la turo de Broadway kaj Hailes Abbey.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Cirencester, kiu situas centre en la areo, estas la ĉefurbo de la Cotswolds. Tie okazas ĉiujare la leporo-festivalo (Hare Festival) al kiu aliĝis ankaŭ pli ol dudek vilaĝoj kaj urbetoj en la Cotswolds-regiono en kiu pasas la itinero kie troviĝas artaj skulpturoj de leporoj[6]. Teknikaj klarigoj pri kiel ornami la leporojn troveblas sur la oficiala retejo de Hare Festival.

La Cotswold Olimpikoj, aŭ en angla Cotswold Olimpick Games, estas ĉiujara publika okazigo de ludoj kaj sportoj nune okazanta en la Vendredo post la Printempa Banka Ferio ĉe Chipping Campden, en Cotswolds.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Thames (Tamizo) ekfluas proksime de la vilaĝo de Kemble.

Estas akvodislimo inter la Tamizo kaj la Severn. La Supra Avon, kiu trafluas la Cotswolds enfluas la riveron Severn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Romianoj kreis vojon tra la areo de la sudo al la nordo, kiu estas loke konata sub la nomo Fosse Way. En la 20-a jarcento ilia itinero por la ligo inter la norda kaj la suda estis plej uzata.

Stow-on-the-Wold estas eble la plej malnova loko en la Cotswolds, situanta sur monteto en Gloucestershire, kie, ĉe Cley Hill, oni retrovis restaĵojn de Iron age hillfort, kolonio el la ferepoko. Ankaŭ en multaj aliaj lokoj oni malkovris antikvajn kaj valorajn arkeologiajn eltrovaĵojn.

En Burford (en Oxfordshire) staras la plej malnova apoteko en Anglio, el la jaro 1734.

En Stratford-upon-Avon naskiĝis William Shakespeare en aprilo 1564. En la ĝardeno de la Anna Hathaway Manor aktoroj ludas partojn el la verkaro de Shakespeare.

Pluraj epizodoj en la libroj de Agatha Christie okzas en la Cotswold-regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficala retejo de la leporo-festivalo : Hare Festival[rompita ligilo]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fotoj sur la blogo Eriketo
  2. (nederlanda) Kobe in de romantische Cotswolds[rompita ligilo] (Kobe en la romantikaj Cotswolds), Vlaanderen vankantieland.
  3. (angla) The Romantic Road Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine, Cheltenham Tourism
  4. (en) Cotswold stone Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
  5. (angla) "Cotswold Way – About this trail" Arkivigite je 2013-11-13 per la retarkivo Wayback MachineNational Trail.
  6. (angla) Cotswold Hare Trail, 2017