County Durham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
County Durham
County Durham UK locator map 2010.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Durham
Areo 2 226 km²
Loĝantaro 902 500 (takso meze de 2014)
Loĝdenso 233 loĝantoj po km²
County Durham Flag.svg
v  d  r
Information icon.svg

County Durham estas unu el la graflandoj de Anglio. Ĝi situas en la regiono nordorienta Anglio. La ĉefurbo estas la samnoma urbo Durham. La rivero Viuro fontas en la najbareco de Wearhead en la komunumo Stanhope en la Peninoj en la graflando Durham. Ĝi fluas tra la Viurvalo (Weardale) laŭ la urbo Durham orienten kaj elfluas post 96 km apud Sunderland en la Norda Maro.

Loĝantaro – 810 191 (j. 2002)

Areo – 2676 km²

Industrio – agrikulturo, inĝenier-arto, karbminado, kemiaĵoj

La formo de la provinca nomo estas unika en Anglio, kie provincnomoj kutime estas derivataj de la ĉefurbo per la sufikso -shire. En Durham oni antaŭmetas la vorton county (laŭvorte: graflando), ĉar iam la princoj-episkopoj de Durham regis ankaŭ teritoriojn ekster la provinco; por distingi tiun ĉi de la regata teritorio oni kreis la apartan nomon. (En Irlando tiaj formoj estas kutimaj kaj ne rilatas al similaj historiaj cirkonstancoj.)