Graflando Offaly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el County Offaly)
Graflando Offaly
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando [+]

LandoIrlando

ĈefurboTullamore
- koordinatoj53° N, 8° U (mapo)53.25-7.5Koordinatoj: 53° N, 8° U (mapo)
Areo2 001 km² (200 100 ha) [+]

Loĝantaro78 003 [+] (2016)
Denseco38,98 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IE-OY

Graflando Offaly (Tero)
Graflando Offaly (Tero)

Graflando Offaly (Irlando)
Graflando Offaly (Irlando)
DEC

Map
Graflando Offaly

Vikimedia Komunejo:  County Offaly [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La graflando Offaly (irlande Contae Uíbh Fhailí) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la provinco Leinster.

Offaly havas landlimojn kun la graflandoj Galway, Roscommon, Westmeath, Meath, Kildare, Laois kaj Tipperary.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La suda parto de la graflando estas krovrita de la montaro Slieve Bloom, kaj la nordokcidenta parto estas ebenaĵo ĉirkaŭ la rivero Shannon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu teritorio malnovtempe kongruis kun la reĝlando de Uí Failghe, kaj fariĝis graflando en 1556 pro iniciato de la angla reĝino Maria la 1-a. Ĝi estis antaŭe alikonata kiel la "Graflando de la Reĝo" (King's County), en la nomo de Filipo la 2-a de Hispanio.

La ĉefurbo de la graflando restis Daingean ĝis la 19-a jarcento.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Birr, sude de la graflando, estas famkonata pro sia kastelo kaj ĝardenoj. La kastelo de Birr estas posedata de la familio Parsons, kiu ĝuas la honoran titolon "Grafo de Rosse". Ene de la kastelo troviĝas 19-a jarcenta teleskopo.

La novelisto kaj teatristo William Trevor naskiĝis en la graflando Offaly, kvankam li pliposte transloĝiĝis al la graflando Cork. Liaj verkoj ofte temas pri siaj junaĝaj spertoj, kiam li vivis kiel Protestanto en Offaly.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]