Ham-sur-Heure-Nalinnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cour-sur-Heure)
Ham-sur-Heure-Nalinnes
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 6120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 579  (januaro 2016)
Loĝdenso 292 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 4° 23′ O (mapo)50.3166666666674.3833333333333Koordinatoj: 50° 19′ N, 4° 23′ O (mapo)
Areo 45,84 km² (4 584 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Ham-sur-Heure-Nalinnes (Belgio)
Ham-sur-Heure-Nalinnes (Belgio)
DEC
Ham-sur-Heure-Nalinnes
Ham-sur-Heure-Nalinnes
Situo de Ham-sur-Heure-Nalinnes en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ham-sur-Heure-Nalinnes [+]
vdr

Ham-sur-Heure-Nalinnes (france: [HAM-syr-heŭr'-naLIN']) estas municipo en Belgio, apartenanta al la distrikto de Thuin, en la provinco de Henegovio.

Komence de januaro 2016 ĝi havis 13 579 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Ham-sur-Heure, urbodomo de la municipo

Ekde 1977, jaro de la laŭlege deviga kunfandiĝo de la municipoj en Belgio, la eksaj municipoj Cour-sur-Heure, Ham-sur-Heure, Jamioulx, Marbaix-la-Tour kaj Nalinnes estis unuigitaj kaj fariĝis nuntempaj sekcioj de la nova municipo, alianomata "ento" (entité), de Ham-sur-Heure-Nalinnes.

La kastelo de Ham-sur-Heure estas ĝia urbodomo (samkiel ĝi estis la urbodomo de Ham-sur-Heure ekde la 1950-aj jaroj kiam ĝi estis aĉetato el la grafa familio d'Oultremont).

La rivero "Eau d'Heure" (Akvo de Horo) fluas tra la municipo de Ham-sur-Heure-Nalinnes kaj nomas du sekcioj "-ĉe-Horo" : Cour-sur-Heure kaj Ham-sur-Heure. Neniu alia vilaĝo, alie en ĝia valo, nomiĝas tiel.

Samkiele, neniu vilaĝo en Francio, eble homofona, nomiĝas Ham-sur-Eure aŭ Cour-sur-Eure en la valo de la rivero Eure, sed ekzistas Courville-sur-Eure inter la komunumoj de Eure-et-Loir.


Esperantigo de la nomoj[redakti | redakti fonton]

Sekcioj de Ham-sur-Heure-Nalinnes (Hamo-ĉe-Horo-Nalino) :

Franca nomo Proponindaj
esperantigoj
Proponindaj loĝantnomoj
kaj loĝantadjektivoj
Komentoj
Cour-sur-Heure Korto-ĉe-Horo Horokorta(n,in,o)
Ham-sur-Heure Hamo-ĉe-Horo Horohama(n,in,o)
kromnomo: "Burki(-a,-o,no)"
"Ham(eau)" signifas "Domareto" , "Vilaĝeto".
Loĝantnomo (valone) = "Bourkî/Bourkeres"
Jamioulx Ĵamiuo Ĵamiua(n,in,o)
Marbaix-la-Tour Marbejzo-la-Turo (Turo-)Marbejza(n,in,o) Loĝantnomo france = "Marbaisien"
Nalinnes Nalino Nalina(n,in,o)
kromnomo: "Marlojat(a,o,ino)"
Loĝantnomo (valone) = "Marloyat(e)"

Speciala biero kun speciala nomo[redakti | redakti fonton]

En 2017, la municipa estraro petis, al la "Brasserie de Silenrieux" (bierfarejo de Silanriozo), de bierfari "La Bourloyate" je la okazo de la heredaĵofesto. La nomo de la biero estas la kunfandiĝo de la kromnomoj de la loĝantoj de Ham-sur-Heure «Bourkî» et de Nalinnes «Marloyat(e)». Ĝi estas el la speco de "Belga blankbiero".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]