Couven-muzeo Aachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Couven-muzeo)
w1
Couven-muzeo Aachen
muzeo • furniture museum
Lando Germanio vd
Situo Aachen
Adreso Hühnermarkt 17
Estiĝo 1929
Koordinatoj 50° 46′ 33″ N, 6° 5′ 6″ O (mapo)50.77576.08487Koordinatoj: 50° 46′ 33″ N, 6° 5′ 6″ O (mapo)
Map
Couven-muzeo Aachen
Retpaĝo http://couven-museum.de/
vdr
la Couven-muzeo en somero 2011

La Couven-muzeo (germane Couven-Museum) estas muzeo de la urbo Aachen (Akeno) en okcidenta Germanio. Ĝi en tri etaĝoj montras burĝan vivokulturon de la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj el Akeno kaj la ĉirkaŭaĵo de la nederlanda-belgia-germania limregiono. La muzeaj salonoj krome uzatas pro ŝanĝiĝantaj ekspozicioj. La muzea nomo aludas al la du akenaj barokepokaj arkitektoj Johann Joseph Couven (mortis la 12-an de septembro 1763) kaj Jakob Couven (mortis la 9-an de oktobro 1812).

La muzeo la 1-an de julio 1929 inaŭguriĝis en impona burĝa vilao, kiu tamen detruiĝis dum la Dua Mondmilito. La 10-an de majo 1858 ĝi remalfermiĝis en la urbocentra vilao Haus Monheim ĉe la historia placo Hühnermarkt (la mezepoka loko de kokina bazaro). La muzeaj salonoj montras la evoluon de la diversaj burĝaj stiloj ekde malfrua baroko kaj rokoko, tra la epoko de reĝo Ludoviko la 16-a de Francio, la klasikisma epoko de la direktoraro en Francio (1795-1799) post la franca revolucio de 1789, ĝis la epokoj empiro (1799-1815) kaj sekve bidermajro (1815-1848).