Covent Garden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Covent Garden
Londres - Covent Garden.JPG
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 7′ U51.512-0.123456Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 7′ U [+]
Situo de Covent Garden
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Covent Garden [+]
v  d  r
Information icon.svg
La reĝa operejo "Royal Opera House" foje nomita Covent Garden.

Covent Garden estas distrikto en Londono, en la orientaj bordoj de West End, inter St Martin's Lane kaj Drury Lane.[1] Ĝi estas asocia kun iama frukt-legoma bazaro en la centra placo, nuntempe populara komerca kaj turisma loko, kaj kun la Royal Opera House, kiu estas foje nomita "Covent Garden".[2] La distrikto estas dividata pere de la ĉefa vojo Long Acre, norde de kiu estas sendependaj vendejoj cetritaj al Neal's Yard kaj Seven Dials, dum la sudo enhavas la centran placon kun siaj surstrataj artistoj kaj plej el la historiaj konstruaĵoj, teatroj kaj distraj instalaĵoj, kiel la London Transport Museum kaj la Reĝa Teatro (Drury Lane).

La areo estis kampara ĝis iĝi por mallonge setlita en la 7a jarcento kiam ĝi iĝis la kerno de la angla-saksa komerca urbo Lundenwic, poste abandonita fine de la 9a jarcento post kio ĝi reiĝis kampara.[3] Ĉirkaŭ 1200, parto el ĝi estis enmurigita fare de la Abatejo Westminster por uzo kiel plugebla tero kaj fruktoĝardenoj. Referencata kiel "la Ĝardeno de la Abatejo kaj de la Konvento", kaj poste "Covent Garden" (Konventa Ĝardeno), ĝi estis kaptita de la reĝo Henriko la 8-a kaj transdonita al la Grafoj de Bedford en 1552. La 4a grafo komisiis Inigo Jones konstruis kelkajn domojn por altiri riĉajn posedantojn. Jones desegnis la italecan arkaran placon kun la preĝejo de Sankta Paŭlo. La desegno de la placo estis nova por Londono kaj havis gravan influon sur la moderna urboplanado, agante kiel la prototipo por novaj domaroj dum Londono kresliĝis.[4]

Ĉirkaŭ 1654 disvolviĝis malgranda subĉiela frukt-legoma bazaro en la suda flanko de la laŭmoda placo. Laŭgrade, kaj la bazaro kaj la ĉirkaŭa areo venis en dekadenco, dum trinkejaĉoj, teatroj, kafejoj kaj bordeloj malfermiĝis.[5] Ĉirkaŭ la 18a jarcento ĝi estis bone konata ruĝluma areo. Oni aprobis leĝon de la Parlamento por kontroli la areon, kaj Charles Fowler starigis novklasikan konstruaĵon en 1830 por kovri kaj helpi la organizadon de la bazaro. La merkato kreskiĝis kaj oni aldonis pliajn konstruaĵojn: nome Floral Hall, Charter Market, kaj en 1904 Jubilee Market. Fine de la 1960-aj jaroj trafika trokondenso estis okazigante problemojn, kaj en 1974 la bazaro relokiĝis en la nova New Covent Garden Market ĉirkaŭ tri mejlojn (5 km) sudokcidente de Nine Elms. La centra konstruaĵo re-malfermiĝis kiel komerca centro en 1980 kaj estas nune turisma altirloko kiu enhavas kafejojn, trinkejojn, malgrandajn vendejojn, kaj metiarta bazaro nome Apple Market, kun alia bazaro en Jubilee Hall.

Covent Garden estas ene de la londonaj boroughs (kvartaloj) Westminster kaj Camden kaj la parlamentaj divizioj Londono kaj Westminster kaj Holborn kaj Sankta Pankras. La areo ricevis la servojn de la metroa stacio de la linio de Piccadilly en Covent Garden ekde 1907; la 300-jarda veturo el la stacio de Leicester Square estas la plej mallonga en Londono.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christopher Hibbert; Ben Weinreb (2008). "Covent Garden market". The London Encyclopaedia. Pan Macmillan. pp. 213–214. ISBN 1-4050-4924-3. Alirita la 13an de septembro 2019.
  2. Matthew Hoch (28a de aprilo 2014). A Dictionary for the Modern Singer. Scarecrow Press. p. 46. Alirita la 13an de septembro 2019.
  3. "The early years of Lundenwic". Museum of London. Arkivita el la originalo en la 8a de januaro 2009. Alirita la 13an de septembro 2019.
  4. Nick Lloyd Jones (25a de majo 2005). "Garden party". The Independent. Alirita la 13an de septembro 2019.
  5. Roy Porter (1998). London: A Social History. Harvard University Press. pp. 5–6. ISBN 0-674-53839-0. Alirita la 13an de septembro 2019.
  6. Time Out editors (17a de aprilo 2007). "London's shortest tube journey". Time Out London. Arkivita el la originalo la 3an de junio 2012. Alirita la 20an de majo 2011.