Royal Opera House

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Covent Garden Opera)
Royal Opera House
Operejo
operejoteatrejo • centro de teatraj artoj [+]

LandoBritio
SituoLondono
- koordinatoj51° 30′ 47″ N, 0° 7′ 21″ U (mapo)51.513055555556-0.1225Koordinatoj: 51° 30′ 47″ N, 0° 7′ 21″ U (mapo)

ArkitektoEdward Middleton Barry

Estiĝo1732
Konsekro15-a de majo 1858

Royal Opera House (Granda Londono)
Royal Opera House (Granda Londono)
DEC

Map
Royal Opera House

Vikimedia Komunejo:  Royal Opera House Covent Garden [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Reĝa operejo (angle The Royal Opera House estas operejo situanta en la kvartalo Covent Garden de Londono estas la plej signifa operejo de Britio. Ĝi estas la sidejo de la Royal Opera ("reĝa opero") kaj de Royal Ballet ("reĝa baleto").

Historio[redakti | redakti fonton]

Paul Hamlyn Hall de la reĝa operejo

La unua teatra konstruaĵo en la nuna loko, la siatempa Theatre Royal estis konceptita de la arkitekto Edward Shepherd. Ĝi malfermiĝis la 7-an de decembro 1732 per la verko "The way of the world" de la aŭtoro William Congreve. Kvankam ekde la jaro 1735 ankaŭ prezentiĝis operoj, ekzemple de Georg Friedrich Händel, la domo tamen precipe restis teatrejo.

Post detruo de la konstruaĵo dum la jaro 1808 tuj komenciĝis la rekonstruo. Jaron poste, la 18-an de septembro 1809, la domo remalfermiĝis per la dramo Macbeth de William Shakespeare. Dum la sekvaj jaroj krom teatraĵoj ankaŭ prezentiĝis multaj operoj kaj baletoj. Dum la jaro 1846 la dirigento Michael Costa venis al la Theatre Royal kaj kun li preskaŭ sia tuta opereja ensemblo. La interno de la teatrejo laŭ planoj de Benedetto Albano komplete rearanĝiĝis. Fine la domo estis nomata "reĝa itala operejo" kaj remalfermita per la opero "Semiramis" de Gioacchino Rossini.

La 5-an de marto 1856 la konstruaĵo per fajro denove komplete detruiĝis. La rekonstruo ĉi-foje prokrastiĝis pro financaj problemoj. Tamen la 15-an de majo 1858 ĉio pretis kaj okazis refoja malfermiĝo.

Dum la jaro 1892 la domo oficiale ekhavis la nomon Royal Opera House. La repertuaro konstante ampleksiĝis. Krom la opera sezono la konstruaĵo restis fermita aŭ uziĝis por aliaj celoj kiel prezentoj de kinejaj filmoj aŭ kabaredoj. Dum la Unua Mondmilito la konstruaĵo estis deponejo. Dum la Dua Mondmilito tie okazis dancadoj.

Post la fino de la Dua Mondmilito, David Webster iĝis ĝenerala direktoro de la operejo kaj oni krome ofertis la domon kiel hejman prezentejon al la baleto "Sadler's Wells" sub gvido de Ninette de Valois. La remalfermiĝo okazis la 20-an de februaro 1946 per prezento de la baleto La dormanta belulino.

Inter la jaroj 1996 kaj 2000 la konstruaĵo restaŭriĝis kaj ampleksiĝis. Dum tiu tempo ne okazis operaj aŭ baletaj prezentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]