Covilhã

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Covilhã (stacidomo).
Covilhã
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6200 • 6201
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 797  (2011) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 7° 30′ U (mapo)40.28333333-7.5Koordinatoj: 40° 17′ N, 7° 30′ U (mapo) [+]
Areo 556 km² (55 600 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Covilhã (Portugalio)
Covilhã (Portugalio)
DEC
Covilhã
Covilhã
Situo de Covilhã

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Covilhã [+]
vdr

Covilhã (portugallingva prononco: [kuviˈʎɐ̃]) estas urbo kaj municipo en la Distrikto Castelo Branco kaj natura regiono Serra da Estrela en la Centra Regiono en Portugalio. La municipo havas 46 457 loĝantojn (2021). La urbo mem havas malpli ol 18 000 loĝantojn.

Foje Covilhã estas referencata kiel urbo de lano kaj neĝo, kaj ĝi estas unu el la ĉefaj urbaj centroj de la historia regiono Beira Interior. La proksimeco de la montaro havigas spektaklajn panoramon kaj agrabla medio por tiuj al kiuj plaĉas marŝado, kampadi, montogrimpado kaj skiado. Kun industria tradicio historie fokuzita al la tekstila industrio surbaze de abundo de lano produktita en la areo ekde antikveco, sed kun pli diversigita industrio nuntempe, Covilhã, kiu iam estis konata kiel la "Portugala Manĉestro", estas ankaŭ universitata urbo nune kun gradoj el aeronaŭtika inĝenierado al medicino kaj filozofio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Covilhã.

La urbo estas je 20 km de la plej alta pinto de Kontinenta Portugalio, nome Torre (1993 m.s.m.) kaj la urba kerno mem estas inter 450 kaj 800 m. La municipo havas 21 freguesias, nome la jenaj: Aldeia de São Francisco de Assis, Barco e Coutada, Boidobra, Cantar-Galo e Vila do Carvalho, Casegas e Ourondo, Cortes do Meio, Covilhã e Canhoso, Dominguizo, Erada, Ferro, Orjais, Paul, Peraboa, Peso e Vales do Rio, São Jorge da Beira, Sobral de São Miguel, Teixoso e Sarzedo, Tortosendo, Unhais da Serra, Vale Formoso e Aldeia do Souto kaj Verdelhos.

En la montaro abundas kverkoj kaj genistoj. La plej varma monato estas Aŭgusto, kun averaĝa temperaturo de 22.2 °C, dum la plej malvarma monato estas Januaro, kun averaĝo de 6.2 °C. La averaĝa jara temperaturo de Covilhã estas 13.6 °C kaj la averaĝa jara pluvokvanto estas de ĉirkaŭ 1,500 milimetroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santa Maria Maior.
Centra urba kerno de Covilhã.
Alta parto.

Covilhã estis jam prahistoria kastrumo, ŝirmejo de antaŭromiaj paŝtistoj kaj romia fortikaĵo konata kiel Cava Julianaaŭ Silia Herminia. Proksime estis la praurbo Covilhã (Cova Lhana, eble Ebena Groto), la nomita Covilhã Velha (Malnova Urbo). La muregoj de la prakastelo estis starigitaj de Sanĉo la 1-a kiu en 1186 havigis foruon al Covilhã. Kaj poste, estis Denizo la 1-a kiu konstruigis la muregojn de la mirinda mezepoka kvartalo de Portas do Sol (Sunpordoj).

Jam en la Mezepoko ĝi estis unu el ĉefaj lokoj de la Regno, kion konfirmis la fakto, ke gravuloj devenaj de tie graviĝis en la epoko de Portugalaj malkovroj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, la kreado de la komerca hegemonio, ktp. Tiukadre Henriko la Navigisto estis "senjoro" de Covilhã. Lokano Diogo Alves da Cunha partoprenis en la konkero de Sebto en 1415, Pêro da Covilhã estis la unua portugalo kiu surteriĝis en Mozambikon kaj sendis informon al Johano la 2-a pri kiel atingi la lokojn kie oni produktas spicojn, preparante tiel la marvojon al Hindio, kaj João Ramalho aliĝis al la vivo de indianoj en Brazilo rezultante en frua mestizado.

Inter misiistoj menciindas Francisco Álvares, mortigita survoje al Brazilo; Pedro da Covilhã, pastro en la ekspedicio de [[Vasco da Gama] al Hindio; Francisco Cabral, misiisto en Japanio; Gaspar Pais, kiu iris el Goa al Abisenio. La fratoj Rui Faleiro kaj Francisco Faleiro, kosmografoj famiĝis pro sia sciaro de naŭtika scienco. Dum la Renesanco monaĥo Heitor Pinto estis unu el plej fruaj portugaloj kiuj publike defendis la portugalan identecon ĉefe per la verko "Bildo de kristana vivo".

La gravo de Covilhã, en tiu periodo, rilatas al honora titolo havigita de la reĝo Dom Sebastião kaj poste al la vorkoj plenumitaj tie kaj en la regiono fare de la kastiliaj reĝoj dum la tempo de la Iberia Unio. La placo de la urbodomo kaj montroj de la Manuelisma stilo plibeligis la urbon.

La du fluejoj kiuj descendas de la Serra da Estrela, nome Carpinteira kaj Degoldra, trapasas la urban kernon kaj estis en la origino de la industria disvolvigo. Ili havigis la energion necesan por la fabrikoj. Ĉe tiuj riveroj estas nun mirinda kerno de industria arkeologio, komponita per dekoj de grandaj konstruaĵoj en ruinoj. Inter ili menciindas la lernej-fabriko fondita de la Grafo da Ericeira en 1681 ĉe Carpinteira kaj la Reĝa Tolfabriko kreita de la Markizo de Pombal en 1763 ĉe Degoldra. Tiu estas nun la sidejo de la universitato Universidade da Beira Interior kie estas la Museu de Lanifícios (Prilana Muzeo), konsiderata unu el plej bonkvalitaj siatipaj muzeoj en Eŭropo.

Covilhã estis plialtigita al la kategorio de urbo la 20an de Oktobro 1870 fare de la reĝo Ludoviko la 1-a pro sia granda nombro de loĝantoj kaj pro sia riĉo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj ekonomiaj aktivecoj en la regiono estas tekstilo, nutroproduktado, agrikulturo, turismo kaj minado en Panasqueira, je ĉirkaŭ 30 km sudokcidente de la urbo, estas granda minejo de stan-tungsteno produktanta ekde 1898. La komplekso Panasqueira kaj Vale da Ermida enhavas ĉirkaŭkalkule 12 000 km de tuneloj, el kiuj kelkaj ankoraŭ funkcias kaj aliaj jam ne plu. En la Dua Mondmilito, ĉirkaŭ 10 000 personoj laboris en la mino; ĉirkaŭ 2017, proksimume jam nur 370. Oni planis produktadon ĝis la mezo de la 21-a jarcento. Gravaj institucioj estas la Universitato de Beira Interior, establita en 1979, kaj Universitata Hospitalo Cova da Beira en Covilhã. Krome la tekstila industrio kaj ĉefe de lano ludas gravan rolon en Covilhã. La tekstila industrio produktas ĉirkaŭ 40 000 km de produkto jare, ĉefe fare de kompanioj kiel Paulo de Oliveira, Penteadora, Tessimax kaj A. Saraiva, kiuj liveras produktojn por famaj modaj markoj kiel Hugo Boss, Armani, Zegna, Marks & Spencer, Yves St. Laurent, Calvin Klein kaj Christian Dior.

Ankaŭ turismo gravas, kaj la urbo servas kiel vintra kaj montara centro. Ankaŭ fruktoproduktado ludas gravan rolon en la regiono de Cova da Beira. Frulact, Portugala fruktoproceza kompanio, hava siajn ĉefajn industriajn instalaĵojn en la municipo Covilhã. EStas ankaŭ scienca parko, Parkurbis, kaj granda vendejaro en Covilhã, nome Serra Shopping, krom multaj aliaj vendejoj, kinejoj, restoracioj kaj superbazaroj kiel Continente (ene de Serra Shopping), Intermarché, Pingo Doce, kaj Lidl.

Je 20 km estas la nura skiejo de Portugalio, fakte en apuda municipo Seia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]