Covina (Kalifornio)
Covina | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 91722, 91723, 91724 | ||||
Telefonkodo | 626 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 51 268 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 811 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 6′ N, 117° 53′ U (mapo)34.091666666667-117.87916666667Koordinatoj: 34° 6′ N, 117° 53′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 558 m [+] | ||||
Areo | 18,24 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Covina, California [+] | |||||
Covina estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 51 268 loĝantoj sur areo de 18,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 811 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn en 1882. Foje okazas konfuzoj kun la pli granda Okcidenta Covina.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Covina havas komunan limon kun Okcidenta Covina (West Covina) je ĝia suda kaj okcidenta flanko. Irwindale situas en la okcidento, samkiel la neurba areo de Vincent kaj la grandurbo de Baldwin Park. Azusa kaj Glendora estas en la nordo, la neurba komunumo de Charter Oak en la nordoriento, San Dimas en la oriento, la neurba areo de Ramona kaj grandurbo de Pomona en la sudoriento. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 42 kilometroj.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Covina en julio 1968 okazis la jara kongreso de la landa asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kio, laŭ aserto de la invitanta asocio same kiel laŭ la internacia gazetara eĥo, kun sume 221 partoprenantoj kaj multaj gravaj decidoj estis la plej grava Esperanto-kongreso en Usono ĝis tiu momento.[1]