Premier VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crêt des Bordes)
- La mallongigo VD en Premier VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Premier.

Premier
Blazono de Premier
Blazono de Premier
Blazono de Premier
Premier
Premier
Premier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 42′ 16″ N 6° 26′ 41″ O / 46.70444 °N, 6.44472 °O / 46.70444; 6.44472 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 16″ N 6° 26′ 41″ O / 46.70444 °N, 6.44472 °O / 46.70444; 6.44472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 188
Areo 6,12 km²
Alteco 869 m super marnivelo
Poŝtkodo 1324
Komunumkodo 5759
Mapo de Premier
Mapo de Premier
Situa mapo de Premier
vdr

Premier estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 188 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Premier situas sur la suda deklivo de la Ĵurasa Montaro kaj disponas pri bela vido al la Vaŭda Mezlando. La komunumo konsistas el la vilaĝo Premier, la setlejo Crêt des Bordes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,12 km², de kiuj 43,6% estas kovritaj de arbaro, 51,8% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Premier limas en nordo al Les Clées, en oriento al Bretonnières, en sudo al Romainmôtier-Envy, en sudokcidento al Vaulion, kaj en nordokcidento al Vallorbe.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la suda komunumlimo de Premier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Orbe trans la pasejo Pétra-Félix al la Lago de Joux. La vilaĝo Premier mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de du konektaj vojoj de la kantona ĉefvojo el sudo kaj pere de kurboriĉa pasejvojo de Vallorbe en nordo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chavornay. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Croy al Vaulion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Premier datiĝas el la jaro 1403 kiel Prumyer. En la 14-a jarcento sur la teritorio de la nuna komunumo Premier estis menciita vilaĝo kun la nomo Lanfrey, kiu estis forlasita en la 15-a jarcento. Dum mezepoko Premier apartenis al la Senjorujo Romainmôtier, kiu sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis berna voktejo. Post la Helveta Revolucio Premier estis parto de la Distrikto Orbe, kiu estis surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]