Craig Huxley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Craig Hundley)
Craig Huxley
Persona informo
Craig Huxley
Naskonomo Craig Hundley
Naskiĝo 22-an de novembro 1954 (1954-11-22) (69-jaraĝa)
en Holivudo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Grant High School vd
Profesio
Alia nomo Craig Huxley vd
Okupo komponistoaktoro • televida aktoro • filmproduktoro • DJ producer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Craig HUXLEY (naskita Craig Hundley; la 22-an de novembro 1954) estas premiita usona televida kaj dokumentfilma produktoro, kaj muzikisto. Li komencis sian karieron kiel infana aktoro en la 1960-aj jaroj.

Kiel infano li aperis en televidserioj kiel Star Trek, Bewitched kaj The Beverly Hillbillies.

Kiam li estis 14-jaraĝa li kreis la ĵazbandon The Craig Hundley Trio kaj komencis sian muzikan karieron. Li muzikigis filmojn kiel The Color Purple, ET kaj Dead Poets Society. Poste li laboris kun Stevie Wonder kaj Earth, Wind & Fire. En 1984 li fondis la kompanion The Enterprise Interactive ĉe kiu li daŭre produktis kaj kreis ene de sia propra studio, dum dek jaroj komponante muzikon por 17 epizodoj de Knots Landing, kun Jerry Immel.