Crans-Montana

| Crans-Montana | |
|---|---|
klubejo ĉe la lago | |
| Crans Montana | |
| komunumo en Svislando • urbeto | |
| Kantono | Valezo |
| Komunumo(j) | Chermignon, Icogne, Lens, Montana, Mollens und Randogne |
| Geografia situo | CH1903: 603378 / 128950 (mapo)46.3119444444447.4825Koordinatoj: 46° 19′ N, 7° 29′ O; CH1903: 603378 / 128950 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 16481 |
| Areo | 98,50 km² |
| Alteco | 1220 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3963 Crans-sur-Sierre 3971 Chermignon 3975 Randogne kaj aliaj |
Crans-Montana - france, prononco laŭ sistemo IFA [kʁɑ̃ mɔ̃taˈna]
aŭskulti - estas turisma centro kaj kuracloko, kiu konsistas el la kunkreskintaj komunumoj Chermignon, Icogne, Lens, Montana, Mollens kaj Randogne en la distrikto Sierre, kantono Valezo, Svislando - Chermignon, Montana, Mollens kaj Randogne ekde la 1-a de januaro 2017 kunfandiĝis al samnoma oficiala komunumo Crans-Montana. La turisma kaj kuracloka regiono havis 16 481 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012, kaj estis 10 496 fine de 2024.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La regiono Crans-Montana etendiĝas norde de la urbo Sierre ĝis al la kulminoj de la Bernaj Alpoj. La nordan limon de Crans-Montana estas la suda fino de la Plaine-Morte-Glaĉero, kiu estas ankaŭ la kantona limo inter Valezo kaj Berno.
Trafiko kaj turismo
[redakti | redakti fonton]
La ĉefa trafika vejno de la regiono Crans-Montana estas la ringoforma kantona ĉefvojo n-ro 210, kiu konektas ĉiujn komunumojn de la feria regiono kun la urbo Sierre. Okcidente kaj oriente de Sierre la kantona vojo estas per alveturejoj konektita al la svisa aŭtovojo A9. La publika transportreto baziĝas sur la mallarĝspura fervojlinio de Sierre al Montana kaj pluraj poŝtaŭtolinioj laŭlonge de la kantona ĉefvojo kaj inter la diversaj lokoj kaj komunumoj de la regiono. Krome al la loko kondukas funikularo ek de Sierre. En la regiono ekzistas pluraj aertelferoj, seĝotelferoj kaj skiliftoj. En vintro ekzistas skivoja reto de pli ol 160 kilometroj da longeco, dum en somero estas je dispono multnombraj migradopadoj. La skiregiono sur la Plaine-Morte-Glaĉero funkcias ankaŭ dum la someraj monatoj kaj alireblas de Crans-Montana pere de aertelfero. La regiono disponas pri golfludejo kaj tenishalo, kie regule okazas gravaj internaciaj konkursoj.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La fondo de la turisma centro okazis en la jaro 1892 pere de la malfermo de la Hotelo du Parc fare de la sinjoroj Antille kaj Zufferey el Sierre. La vera fondinto tamen estis d-ro Theodor Stephani, kiu ekde la jaro 1897 sendis siajn malsanulojn al la altebenaĵo kun la multaj belaj lagetoj kaj pinaj arbaroj kaj malfermis en la jaro 1899 la sanigejon Beauregard.
La 1-a de januaro 2026 okazis almenaŭ 40 mortoj kaj 119 severaj vunditoj pro fajro en trinkejo de skistacio en Crans-Montana: la fajro fulmrapide disvastiĝis pro tre flamigeblaj muraj dekoraĵoj, kaj multajn kadavrojn nur pene eblis identigi per DNA-esploroj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]- funikularo de Sierre al Crans-Montana
- golfludejo de Crans-Montana
- la vilaĝo Vaas
- Lago de la Moubra

