Burda vesperto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Craseonycteridae)
Burda vesperto (Craseonycteris thonglongyai).
Kitti's Hog-nosed Bat area.png
Arealo

Burda vesperto (Craseonycteris thonglongyai), konata ankaŭ kiel porkonaza vesperto, estas preskaŭ-minacata specio de vespertoj kaj la nura nuntempa membro de la familio Craseonycteridae. Ili vivas en okcidenta Tajlando kaj sudorienta Birmo, kie ili okupas kalkoŝtonajn kavojn laŭlonge de riveroj.

La Burda vesperto estas la plej malgranda specio de vesperto kaj eble la plej malgranda mamulo de la mondo. Ĝi havas ruĝec-brunan aŭ grizan mantelon, kun distingiga porkeca muzelo. Kolonioj ege gamas laŭ grando, kun averaĝo de 100 individuoj por groto. Tij vespertoj manĝas dum mallongaj aktivecaj periodoj vespere kaj mateniĝe, manĝante en najbaraj arbaroj insektojn. Inoj naskas ĉiujare unusolan idon.

Kvankam la statuso en Birmo ne estas bone konata, la populacio de Tajlando estas limigita al unusola provinco kaj povus esti je risko de formorto. Eblaj minacoj estas ĉefe fare de homoj, kaj inkludas habitatodegradadon kaj ĝenado en la ripozejoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bates, P.; Bumrungsri, S.; Francis, C. (2019). "Craseonycteris thonglongyai". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2019: e.T5481A22072935.