Crasna (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crasna (rivero)
Rivero Crasna
rivero
Bazaj informoj
Longeco 193 km
Akvokolekta areo 3 142 km²
Fluo
Enfluejo Tiso
Geografio
vdr

Crasna [krasna] (hungare Kraszna) estas rivero, maldekstra alfluanto de Tiso en Hungario kaj Rumanio. La nomo estas slavdevena, signifanta "bela".

Ĝi longas 193 km, grandan parton en Rumanio - 147 km, kaj havas akvokolektan areon de 3 142  km². La rivero verŝiĝas en Tison, tute proksime de Someş-enverŝiĝo. Antaŭ la kanaligo Crasna enfluis Someş. La rivero havis la taskon forkonduki la akvon el la marĉa regiono Ecsed [eĉed], tial la malsupra riveroparto estas kanalo.

Ĝi fontas en la meza Transilvanio. Crasna kaj Someş parte fluas paralele.

Akvonivelaj indikiloj: Kocsord, Ágerdőmajor.

Apudriveraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En Rumanio[redakti | redakti fonton]

  • Crasna, kie estas akvorezervejo

En Hungario[redakti | redakti fonton]

Vállaj, Mérk, Tiborszállás, Nagyecsed, Nyírcsaholy, Kocsord, Ököritófülpös, Győrtelek, Mátészalka, Ópályi, Szamosszeg, Nagydobos, Olcsva, Vásárosnamény, Kisvarsány.