Crasna (Sălaj)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Crasna [krasna] (Sălaj) (hungare: Kraszna) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Zalău. Administre apartenas al ĝi Huseni, Ratin.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 3884 loĝantojn (hungaroj); en 1992 4401 (rumanoj, 89% hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skribe estas ĉ 1090. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Kraszna apartenis al Hungario, (Szilágy). En reformita preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno farita en 1736 de János Pataki Asztalos.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- János Gyöngyössi (4-a de novembro 1741 – Újtorda, 15-a de marto 1818): reformita pastro, poeto.
- István György Kádár (5-a de aprilo 1920 - ?, Jugoslavio, 9-a de oktobro 1981): poeto, dramverkisto.
- Erzsébet Éva Juhász (*9-a de septembro 1961): redaktorino, raportistino.
- Zoltán Lengyel (1873 – Budapest, 6-a de februaro 1940): advokato, ĵurnalisto.
- Gyula Méhes (28-a de marto 1897 – Budapest, 10-a de oktobro 1970): farmakologo, biologo, universitata profesoro.
- Miklós Mitruly (n. 1931): folkloristo, universitata adjunkto
- Dezső Nagy, (17-a de majo 1868 – Siófok, 22-a de marto 1940): inĝeniero, gvidanto de konstruadoj de portoj de Balaton.
- Darie Novăceanu (8-a de aprilo 1937): poeto, tradukisto, eseisto.
- Ferenc Szilágyi (23-a de junio 1977): geografo