Cremin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cremin
Blazono de Cremin
Blazono de Cremin
Blazono de Cremin
Cremin
Cremin
Cremin
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 554493 / 175163 (mapo)46.7261111111116.8433333333333Koordinatoj: 46° 44′ N, 6° 51′ O; CH1903: 554493 / 175163 (mapo)
Nombro de loĝantoj 52
Areo 1,65 km²
Alteco 639 m super marnivelo
Poŝtkodo 1526
Komunumkodo 5668
Mapo de Cremin
Mapo de Cremin
Mapo de Cremin
vdr

Cremin estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 52 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cremin situas en la Vaŭda Mezlando sur la orienta flanko de la valo de la rivero Brojo, norde de Lucens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cremin kaj la biensetlejo Broillet norde de ĝi, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 670 m s.m. sur la monteto Petit Crêt norde de la vilaĝo kaj estas monteto kun alteco de 656 m s.m. en la arbaro Foret de l'Envuissel sude de la vilaĝo. En oriento de la komunumo ekzistas svingogolfludejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,65 km², de kiuj 25,5% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cremin limas en nordo al Surpierre (FR), en oriento kaj sudo al Lucens, kaj en okcidento al Forel-sur-Lucens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cremin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Cremin pasas konekta vojo de Lucens al Forel-sur-Lucens kaj vojo al Surpierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 12 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de la poŝtaŭtolinio de Granges-près-Marnand al Cheiry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1365 kiel Cremyn. Dum mezepoko Cremin apartenis al la bienoj de la Kastelo Lucens. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Cremin estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]