Kampa hamstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cricetus cricetus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampa hamstro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Musuloj Myomorpha
Superfamilio: Musoedoj Muroidea
Familio: Hamstredoj Cricetidae
Subfamilio: Hamstroj Cricetinae
Genro: Grandaj hamstroj Cricetus
Specio: Kampa hamstro Cricetus cricetus
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj Kompilita de "IUCN SSC Small Mammal Specialist Group 2020"
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Kompilita de "IUCN SSC Small Mammal Specialist Group 2020"
    Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Kompilita de "IUCN SSC Small Mammal Specialist Group 2020"
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La kampa hamstroeŭropa hamstro (latine Cricetus cricetus) estas la plej komuna specio el la genro Cricetus, parto de la subfamilio de hamstroj, kaj inter la hamstroj konsideriĝas specio "granda". Temas pri mamulo el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj. Ĝi disvastiĝis en grenkampoj kaj kelkloke faris grandajn damaĝojn. Pro tio oni persekutis ĝin kaj ĝi estas nun endanĝerita.

    Vivejo[redakti | redakti fonton]

    Kampaj hamstroj origine hejmis en la stepoj de orienta Eŭropo kaj disvastiĝis okcidenten ĝis Belgio kaj orienten ĝis la rusia altaja regiono kaj la nordokcidento de Ĉinio. En Germanio arkeologoj trovis skeletojn de kampaj hamstroj, kiuj aĝas 2000 jarojn.

    Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

    Kiel ĉiuj hamstroj, ĝi devas ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj al saketoj, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.

    Hamstroj estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo (inter majo kaj aŭgusto) kaj denove disiras. Gravedeco daŭras 20 tagojn, 4 ĝis 10 idoj estas mamnutrataj tri semajnojn. Post ses semajnoj ili sekse maturiĝas.