Crosby, Stills, Nash & Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crosby, Stills, Nash & Young
Persona informo
TTT
Retejo https://www.csny.com
vdr

Crosby, Stills, Nash & Young (CSNY) - en 1968, la unua jaro de ĝia ekzisto, nur Crosby, Stills & Nash - estas usona rokmuzika grupo. Komence ĝi konsistis el la membroj David Crosby (eksmembro de la grupo Byrds), Stephen Stills (eksmembro de la grupo Buffalo Springfield) kaj Graham Nash (eksmembro de la grupo The Hollies). La kanada kantisto Neil Young (same eksmembro de la grupo Buffalo Springfield iĝis membro post la unua disko de CSN, kaj la grupo de tiam havas la nunan nomon. La grupo estis partoprenento en la Festivalo de Woodstock. Ĝi estis grava grupo de 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La junularo ŝatis ilin, ĉar ili estis en la sama movado de Hipioj, tiutempe tre populara protesta movado (ekzemple kontraŭ la vjetnama milito).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Crosby, Stills & Nash, eldonejo Atlantic 1969, US #6 (dumtempe 6-a plej populara kanto en Usono)
  • Déjà Vu, Atlantic 1970 *, US #1 (do dumtempe plej populara kanto en Usono)
  • Four Way Street, Atlantic 1971 *, US #1
  • So Far, Atlantic 1974 (kompilo) *, US #1
  • CSN, Atlantic 1977, US #2
  • Replay, Atlantic 1980 (kompilo; intertempe elĉerpita), US #122
  • Daylight Again, Atlantic 1982, US #8
  • Allies, Atlantic 1983 (intertempe elĉerpita), US #43
  • American Dream, Atlantic 1988 *, US #16
  • Live It Up, Atlantic 1990, US #57
  • CSN, Atlantic 1991 (reeldono, kompilo), US #109
  • After The Storm, Atlantic 1994, #98
  • Carry On, WEA 1998 (kompilo)
  • Looking Forward, Reprise 1999 *, #26
  • Greatest Hits, Rhino 2005 (kompilo), #24
  • Déjà Vu Live, 2008

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]