Cryptobranchoidea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chinesischer Riesensalamander (Andrias davidianus).jpg
Chinesischer Riesensalamander (Andrias davidianus)
Hynobius nebulosus
Japán óriásszalamandra (Andrias japonicus)
Andrias japonicus

La Cryptobranchoidea estas subordo de salamandroj troviĝantaj en orienta Usono, Ĉinio, Tajvano, kaj Japanio. Ili estas konataj kiel primitivaj salamandrojprasalamandroj, kontraste al Salamandroidea, aŭ antaŭenigitaj salamandroj.[1]

Kelkaj specioj de la tute akvoloĝanta familio Kriptobranĥedoj estas konataj kiel gigantaj salamandroj pro ties enorma grando.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu subordo enhavas nur du familiojn nuntempe. Aliaj familioj formortiĝis en la pasinto kaj estas konataj nur kiel fosilioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nombraj fosiliaj kriptobranĥedoj estis trovitaj, sed estas nur tri vivantaj specioj, nome la Ĉina giganta salamandro (Andrias davidianus), la Japana giganta salamandro (Andrias japonicus) kaj la Amerika giganta salamandro (Cryptobranchus alleganiensis) el Nordameriko. Tiuj grandaj amfibioj retenas kelkajn larvajn karakterojn en sia stato de plenkreskuloj; estas brankaj fendoj kaj la okuloj estas senharaj. Unika trajto estas ties kapablo manĝi per suĉado, premante aŭ la maldekstran flankon de sia malsupra makzelo aŭ la dekstran.[2] La maskloj elfosas nestojn, allogas inojn demetadi siajn ovokordojn ene de ili, kaj konservas ilin. Krom spiradi per pulmoj, ili spiras tra multaj faldoj en siaj fajnaj haŭtoj, kio havas kapilarojn proksime al la surfaco.[3]

Hinobiedaj salamandroj praktikas eksteran fekundadon, aŭ frajado. Kaj, malkiel aliaj salamandraj familioj kiuj reproduktas interne, maskloj de hinobiedoj zorgas pri la ovosakojn pli ol inoj dum la reproduktado.[4] La ino demetas du ovosakojn samtempe, el kiuj ĉiu enhavas ĝis 70 ovojn. Patra zorgado estas komuna.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heying, Heather. ADW:Family Cryptobranchidae: giant salamanders and hellbenders.
  2. Heying, Heather (2003). Cryptobranchidae. Animal Diversity Web. University of Michigan. Alirita 25an de Aŭgusto 2012.
  3. Eastern Hellbender Status Assessment Report. U.S. Fish and Wildlife Service (1a de Junio, 2003). Alirita 25a de Aŭgusto, 2012.
  4. (Hasumi, 2002).
  5. Lanza, B.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 69. ISBN 0-12-178560-2.