Crypturellus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Crypturellus
Tataupa tinamo (Crypturellus tataupa)
Tataupa tinamo
(Crypturellus tataupa)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Crypturellus
( William Knatchbull-Hugessen (Brabourne) kaj Chubb, 1914)
Specioj

Laŭ alfabeta ordo Crypturellus atrocapillus
Nigrakapa tinamo
Crypturellus bartletti
Bartleta tinamo
Crypturellus berlepschi
Berlepsĉa tinamo
Crypturellus boucardi
Ardezbrusta tinamo
Crypturellus brevirostris
Rusta tinamo
Crypturellus casiquiare
Stritinamo
Crypturellus cinereus
Cindrotinamo
Crypturellus cinnamomeus
Cinamotinamo
Crypturellus duidae
Grizkrura tinamo
Crypturellus erythropus
Ruĝkrura tinamo
Crypturellus kerriae
Ĉokotinamo
Crypturellus noctivagus
Flavkrura tinamo
Crypturellus obsoletus
Bruna tinamo
Crypturellus parvirostris
Beketa tinamo
Crypturellus ptaritepui
Tepuia tinamo
Crypturellus soui
Eta tinamo
Crypturellus strigulosus
Brazila tinamo
Crypturellus tataupa
Tataupa tinamo
Crypturellus transfasciatus
Brovpala tinamo
Crypturellus undulatus
Krispa tinamo
Crypturellus variegatus
Jaspotinamo

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Crypturellus estas birdogenro de tinamoj konsiderata specio de arbaroj. Tamen estas kelkaj raraj el herbejoj aŭ el stepoj. Estas 21 specioj kaj totalo de 67 taksonoj (kaj specioj kaj subspecioj).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Membroj de Crypturellus, kiel ĉe aliaj tinamedoj havas kamuflan kolorskemon hegemonie de bruna, sablokolora, flava, kaj griza. Sed malkiel la resto de la familio, tiuj birdoj montras iome da seksa dimorfismo, ĉar inoj estas pli striecaj ol maskloj de la sama specio. Ili estas ankaŭ iome pli brilaj kaj grandaj.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Kiel arbaraj specioj, majoritato okupas arbarojn, aŭ pluvarbarojn. Ili preferas malaltajn areojn. Ili havas teritoriojn el Urugvajo al Tampico, nordorienta Meksiko. La plej aĝa konata loĝejo de la genro estas el humero, proskribita kiel Crypturellus reai, el komenca Mioceno en la kuŝejo Santa Cruz de Patagonio.[2]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas tre laŭtvoĉa grupo de birdoj kun melodiaj alvokoj. Ili tendencas uzi malaltajn frekvencojn kiam ili alvokas aliajn membrojn de la grupo de tinamoj. Maskloj kaj inoj havas diferencajn alvokojn kaj ĉiu specio havas ankaŭ diferencan alvokon. Normale ĉiu sekso havas kaj longan kaj mallongan frazalvokon.[3] La genro povas esti grupigita en du partaj grupoj baze sur la simileco de ties alvokoj.[4]

Kelkaj, kiaj la Ardezbrusta tinamo estas silentema kaj kaŝiĝas dum la mezo de la tago, elektante tiun momenton por manĝeti kaj konservi energion. La Ardezbrusta tinamo ankaŭ havas tre unikan alvokon inter ili, tiele ke individuaj birdoj povas esti rekonataj pro siaj alvokoj. Plej membroj de la genro havas variojn en siaj alvokoj, ene de la specio, baze sur sia geografia loko. Ili uzas regulajn alvokejojn.[3]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Simile al aliaj arbaraj tinamoj, la membroj de tiu genro preferas manĝi karnecajn fruktojn; tamen kiel tinamoj ĝenerale ili estas oportunemaj kaj manĝas vario de manĝoj inklude insektojn, por kio ili foje saltas ĝis 1 m por atingi ilin.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La pariĝada tekniko de la membroj de la genro Crypturellus konsistas el tio ke la masklo sobigas sian bruston algrunde, etenda sain kolon antaŭen kaj levas sian postaĵon vertikale. Ĉio tio ŝajnigas ke li estas pli granda kaj pli longa ol normale, kio ne nur impresas la inon sed ankaŭ tiele la masklo fortimigas konkurenculojn. Inoj estas pli multnombraj ol maskloj ĉe kelkaj specioj, kiaj la Jaspotinamo ĉe kiuj estas proporcio de 4:1 inoj al masklo. Ili demetas 2 ovojn, kio klarigas ke ili estas unu specio kiu havas multoblan ovodemetadon.[3]

Post kopulacio la ino elektas nestolokon tipe depresion kovritan per folioj ĉe arbotrunko, kutime inter paro de apogilradikoj. Membroj de la genro kiu estas savanstilaj birdoj kiaj la Beketa tinamo anstataŭe demetas siajn ovojn en kavaĵo ĉe herbotufo. La ovoj estas ovalformaj aŭ elipsaj ĉe la plej malgrandaj birdoj kaj preskaŭ sferecaj ĉe la plej grandaj, kiaj la Krispa tinamo kaj la Brazila tinamo. La koloro de la ovoj estas variaj, sed ĝenerale estas brilkoloraj sen makuloj aŭ punktoj, kaj la koloroj svagiĝas dum la tempo kaj kutime ŝanĝas al malpli evidentaj laŭ la daŭro de la kovoperiodo. La hegemoniaj koloroj estas ĉokolada aŭ vinruĝa dum la ovoj de la Flavkrura tinamo, Krispa tinamo, Eta tinamo, kaj Ruĝkrura tinamo uzas diferencajn kolorskemojn.[4]

La ovokvantoj povas esti de 9-16 ovoj, tamen la plej grandaj ovodemetadoj estas produktoj de multaj inoj.[4] La masklo kovas kaj idozorgadas. Kovado daŭras ĉirkaŭ 16 tagoj. Se li mortiĝas, la ino anstataŭas. Kiam la idoj trapasas klarigitajn areojn, ili kuras kiel la idoj de raloj. Kelkaj membroj de tiu genro maturiĝas rapide, kiaj la Ardezbrusta tinamo kiu povas atingi plenkreskan grandon (ne pezon) post ĉirkaŭ 20 tagoj.[3]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gotch, A. F. (1195)
  2. Chandler, Robert M. (2012). “A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina.”, Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology 9 (2), p. 1–8. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Cabot, J.; Carboneras, C.; Folch, A.; de Juanca, E.; Llimona, F.; Matheu, E. (1992). "Tinamiformes". In del Hoyo, J. Handbook of the Birds of the World. I: Ostrich to Ducks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions.
  4. 4,0 4,1 4,2 SICK, H.. (1993) Birds in Brazil, a Natural History. Princeton, NJ: Princeton University Press.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 5,19 5,20 5,21 5,22 5,23 5,24 5,25 5,26 5,27 5,28 5,29 5,30 5,31 5,32 5,33 5,34 5,35 5,36 5,37 5,38 5,39 5,40 5,41 5,42 5,43 5,44 5,45 5,46 5,47 5,48 5,49 5,50 5,51 5,52 5,53 5,54 5,55 5,56 5,57 5,58 5,59 5,60 5,61 5,62 5,63 5,64 5,65 5,66 5,67 5,68 5,69 5,70 5,71 5,72 5,73 5,74 5,75 Clements, J (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 SACC (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 07 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "Classification of birds of South America Part 01:". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 04 Feb 2009.