Csaba Baksa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Baksa
Csaba Baksa staras dekstre (2017)
Csaba Baksa staras dekstre (2017)
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1946 (1946-03-08)
en Budapeŝto
Morto 29-an de marto 2019 (2019-03-29) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo geologoekonomikisto
vdr

Csaba Baksa [ĉaba bakŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baksa Csaba estis hungara geologo, ekonomikisto.

Csaba Baksa[1] naskiĝis la 8-an de marto 1946 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de marto 2019 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Baksa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1964, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969. Post siaj studoj li eklaboris en minejo de Recsk, kie li esploris ercojn. En 1974 li doktoriĝis en la menciita universitato. Ekde 1984 li havis altan postenon en centra laborejo de ercaj minejoj en Budapeŝto. Li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1992, poste li estis entreprenisto pri minado. Li havis edzinon ekde 1971, filoj naskiĝis en 1979 kaj 1988.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Mezozóos ősföldrajzi határ-e a Darnó-vonal? (kunaŭtoro, 1983)
  • Bányavirágok. Ásványok Magyarországról (kunaŭtoro, 1989)
  • Érckutatások Magyarországon a 20. században (kunaŭtoro, 2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]