Csaba Hütter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Hütter
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1943 (1943-05-23) (80-jaraĝa)
en Mol
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

Csaba Hütter [ĉaba huter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hütter Csaba estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, entreprenisto, agronomo.

Csaba Hütter [1] naskiĝis la 23-an de majo 1943 en Hungario en Mohol (nuntempe Mol en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Hütter komence laboris en bienoj, ekde 1961 li laboris en agrikultura centro en Pétervására, poste li havis postenon en la loka kulturdomo, fine li laboris en kolĥozo de Mátranovák. En la 1970-aj jaroj li jam estis agronomo en diversaj kolĥozoj, en la sekva jardeko li jam estis kolĥozestro. Li aliĝis al la komunistoj en 1974, post 3 jaroj li akiris agrikulturan diplomon en Gödöllő kaj li ankaŭ doktoriĝis. En la jaroj 1989 kaj 1990 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Németh. Li estis parlamenta deputito inter 1977 kaj 1990. En 1985 li ricevis premion. Depost fino de la socialismo li iĝis entreprenisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]