Csanytelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csanytelek [ĉanjtelek] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Csongrád (urbo).

Apud la lago industria fervojo funkcias

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kun haveno), laŭ traira flankovojo. Tiu vilaĝo estas la plej longa en Hungario. Troviĝas Csongrád 14 km-ojn, Szeged 36 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo unuafoje aperas en 1075 en formo Chonu. Ĝis la 15-a jarcento ĝi estis eklezia bieno. La tataroj kaj post jarcentoj la turkoj detruis la vilaĝon. Poste la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. Preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka kaj paroĥo konstruiĝis en 1842. En la 19-a jarcento la vilaĝo atingis la rangon grandvilaĝo.

Apud la vilaĝo granda moderna fiŝlago nomata Csaj (ĉaj) troviĝas.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko.