Csilla Bátorfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csilla Bátorfi
Csilla Bátorfi staranta meze
Csilla Bátorfi staranta meze
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1969 (1969-03-03) (55-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Csilla Bátorfi [ĉila], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bátorfi Csilla estas hungara tablotenisisto, kvinfoja olimpiano, trejnisto.

Csilla Bátorfi (dekstre la 2-a)

Csilla Bátorfi[1] naskiĝis la 3-an de marto 1969 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csilla Bátorfi akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 2000.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Csilla Bátorfi inter 1984-1991 estis tablotenisisto en ĉefurba sportklubo, poste en Jogoslavio, inter 1992-2007 en Germanio. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje inter 1985-1999 unuoble, induoble aŭ variduoble, krome germana ĉampiono sepfoje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1984-1995 297-foje. Ŝi estis olimpiano en ĉiuj Olimpikoj inter Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 sen medalo, sed en eŭropaj ĉampionumoj ŝi estis la unua sesfoje inter 1996-2000 unuoble, induope, variduope aŭ teame. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2007, poste ŝi estis trejnisto eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]