Cuéllar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuéllar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 608  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 19′ U (mapo)41.400924-4.313588Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 857,93 m [+]
Areo 217,4 km² (21 740 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Cuéllar (Provinco Segovio)
Cuéllar (Provinco Segovio)
DEC
Cuéllar
Cuéllar
Situo de Cuéllar
Cuéllar (Hispanio)
Cuéllar (Hispanio)
DEC
Cuéllar
Cuéllar
Situo de Cuéllar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuéllar [+]
vdr
Sudorienta angulo de la Ĉefplaco, kun la fama armaturo el ligno; maldekstre, la Preĝejo Sankta Mikaelo, paroĥejo de la vilaĝo.

Cuéllar estas vilaĝo kaj municipo kiu apartenas al la provinco Segovio, en la aŭtonoma regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi troviĝas en la nordokcidento de la provinco, kaj meze inter la urboj Segovio kaj Valadolido, je 60 km kaj 50 km respektive. Ĝi apartenas al la natura komarko Tero de Pinaro. Cuéllar havas 9.861 loĝantojn laŭ la censo realigata de la NIS la 1-an de januaro 2009, 5.027 viroj kaj 4.814 virinoj.

La graveco de la historia urboparto de Cuéllar estas apogata de la deklaro de la vilaĝo en la kategorio Art-Historia Komplekso en 1994. Unu el la karakterizoj kiuj plej distingas la historian urboparton estas la konservado de la planado de la tipa mezepoka kastilia vilaĝo, ĉar escepte de simpla plilarĝiĝo okazigata en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, ĝi ne suferis modernismajn gravajn ŝanĝojn, kio respektis la aron de longaj stratoj kaj larĝaj en ĝiaj ĉefaj areoj, kaj aliaj pli mallongaj kaj sinuaj kiel konsekvenco de la fizika medio de la regiono.

La neŭralgia centro de la vilaĝo estas ĝia ĉefplaco el kastilia stilo, regata de la urbodomo, konstruaĵo el la 16-a jarcento sur la restaĵoj de malnova malliberejo, kie elstaras interna korto el gotika-renesanca stiloj dediĉata al Izabela la Katolika.

Fronte de la urbodomo troviĝas la preĝejo Sankta Mikaelo, paroĥejo de la vilaĝo dediĉata al la Ĉefanĝelo Mikaelo, patrono de la vilaĝo. Reganta la altaĵon de la vilaĝo troviĝas la kastelo de Cuéllar, ĝia plej simbola monumento, deklarata kiel Nacia Monumento en 1931. Ĝi estis konstruita en nekonata dato ĉe sudorienta angulo de la murego de la vilaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]