Cuarte de Huerva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuarte de Huerva
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 701  (2023) [+]
Loĝdenso 1 643 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 0° 56′ U (mapo)41.5935919-0.93888290000001Koordinatoj: 41° 36′ N, 0° 56′ U (mapo) [+]
Alto 299 m [+]
Areo 8,946382 km² (89 4.6 382 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuarte de Huerva (Provinco Zaragozo)
Cuarte de Huerva (Provinco Zaragozo)
DEC
Cuarte de Huerva
Cuarte de Huerva
Situo de Cuarte de Huerva
Cuarte de Huerva (Hispanio)
Cuarte de Huerva (Hispanio)
DEC
Cuarte de Huerva
Cuarte de Huerva
Situo de Cuarte de Huerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuarte de Huerva [+]
vdr

Cuarte de Huerva [KŬARte deŬERba] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cuarte de Huerva estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Cadrete, kaj ĉe la rivero Huerva, ĉirkaŭita de la teritorio de la ĉefurbo Zaragozo. La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kiu ĉirkaŭas la urbon sude trapasas la municipan teritorion.

La loĝloko Cuarte de Huerva mem estas je nur 8 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 299 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo mem nordoriente kaj Cadrete sudokcidente laŭ la fluejo de la rivero Huerva.

Nordokcidente: Zaragozo Norde: Zaragozo Nordoriente: Zaragozo
Okcidente: Zaragozo Oriente: Zaragozo
Sudokcidente: Cadrete Sude: Zaragozo Sudoriente: Zaragozo

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

Cuarte de Huerva demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Cuarte de Huerva tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 14 169 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe kardo), brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Lastatempe industrio estas la ĉefa rimedo. Estas multaj entreprenoj en la municipo, multaj devenaj el la ĉefurbo ĉefe el la kvartalo Torrero. Estas pli ol 370 entreprenoj kun sidejo en la diversaj industriaj zonoj de la municipo.[1]​ En junio 2017 oni konis akuzojn kontraŭ la urba disvolvigo de Cuarte, loĝloko de pli ol 10 000 loĝantoj kiu plej kreskis en Hispanio en la jaroj de la nemoveblaĵa veziko. Precize la akuszo indikis, ke en la municipo mankis dum tiuj jaroj propra arkitekto, kaj ke kaj loĝejoj kaj municipaj ekipaĵoj okupis terenojn inundeblajn de la rivero Huerva.​[2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2008 2009 2010 2011 2021
275 298 295 271 322 386 491 744 1148 1353 1922 6404 7687 8658 10 209 13 733

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Directorio de empresas (Cuarte de Huerva)». Listo de 200. Arkivita el originalo la 2an de Oktobro 2010. Konsultita la 10an de novembro 2010.
  2. La Fiscalía investiga el urbanismo del pueblo que más creció con la burbuja. Público, 12/06/2017

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]