Cuauhtémoc Cárdenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuauhtémoc Cárdenas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1934 (1934-05-01) (89-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Partio Partio de la Demokratia RevolucioRevolucia Institucia Partio vd
Familio
Patro Lázaro Cárdenas del Río vd
Patrino Amalia Solórzano vd
Profesio
Okupo inĝenieropolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cuauhtémoc Lázaro CÁRDENAS Solórzano (Meksikurbo, 1-a de Majo 1934) estas meksika politikisto, filo de la eksprezidanto de Meksiko Lázaro Cárdenas kaj fondinto de la Partio de la Demokratia Revolucio (PDR).

Li estis trifoje kandidato al la Prezidenteco de Meksiko (en 1988, 1994, kaj 2000), kaj la unua Registarestro de la Federacia Distrikto elektita demokratie. Dum sia aktiveco en la PDR oni priskribis lin kiel morala estro, kvankam la politikisto ofte malakceptis tiun titolon.[1][2][3]

Cuauhtémoc Cárdenas kun Vicente Fox.

Oni konsideras lin maldekstra politikisto kaj li kritikis la politikojn de la prezidentoj de Meksiko el 1988. Lia politika ideologio inkludas la malakcepton de la novliberalismo, la defendo de socialaj politikoj favore al la malaltaj klasoj kaj sektoroj vundeblaj, la apogon de la registaro al la kulturo kaj la kontrolon fare de la ŝtato de strategiaj sektoroj (speciale de la energia sektoro). Aliaj idealoj kiujn li defendis estas la aŭstereco kaj la honesteco en la burokrateco, la laikismo kaj la nacia suvereneco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Cuauhtémoc Cárdenas, el "líder moral" de la izquierda mexicana». El Comercio. 26a de Novembro 2014. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.
  2. «Nunca entendí que era eso de "líder moral" del PRD: Cárdenas. Con José Cárdenas». Arkivigite je 2021-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Radio Fórmula. 26a de Novembro 2014. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.
  3. Loaeza, Soledad (17a de februaro 2011). «El liderazgo político de Cuauhtémoc Cárdenas». La Jornada. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.