Cubillas de Santa Marta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cubillas de Santa Marta
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47290
Demografio
Loĝantaro 389  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 4° 36′ U (mapo)41.831666666667-4.5991666666667Koordinatoj: 41° 50′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Cubillas de Santa Marta (Provinco Valadolido)
Cubillas de Santa Marta (Provinco Valadolido)
DEC
Cubillas de Santa Marta
Cubillas de Santa Marta
Situo de Cubillas de Santa Marta
Cubillas de Santa Marta (Hispanio)
Cubillas de Santa Marta (Hispanio)
DEC
Cubillas de Santa Marta
Cubillas de Santa Marta
Situo de Cubillas de Santa Marta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubillas de Santa Marta [+]
vdr

Cubillas de Santa Marta [kuBIlJas desantaMARta] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Cubillas de Santa Marta estas etimologie komprenebla kiel Turetoj de Sankta Marta.

Arroyo de la Encomienda en la provinco Valadolido.
La Campiña del Pisuerga de la provinco Valadolido, helblue, nordocentre.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 352 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 29 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Quintanilla de Trigueros, Dueñas (Palencia), Trigueros del Valle, Valoria la Buena kaj Corcos del Valle. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Pisuerga kaj de la Kanalo de Kastilio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 13-a jarcento kun elstara orgeno; la Ermitejo de Kristo, tradiciaj vinkeloj, domkeloj sur la deklivaro, lavejo kaj fonto, blazondomoj, la trajnstacio (1860) kaj la Kanalo de Kastilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]