Cuca Roseta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuca)
«Cuca» alidirektas ĉi tien. Por monstro el portugala kaj brazila folkloro, vidu la paĝon Cuca (monstro).


Cuca Roseta
Naskonomo Isabel Roseta
Kromnomo Cuca (La nova voĉo de fado)
Naskiĝo 2-an de decembro 1981 (1981-12-02) (42-jaraĝa)
en Lisbono
Ĝenroj fado
Profesio kantistino
Retejo www.cucaroseta.com
vdr

Cuca Roseta [Kuka] (Maria Isabel Rebelo Couto da Cruz Roseta), estas portugala fadokantistino kromnomata "La nova voĉo de fado".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cuca komencis kanti fadon en la koruso de la eklezio de la Salesianos, en São João do Estoril, kie ŝi estis kolegino de Tiago Bettencourt.

Ŝi komencis kunlabori kun la bando Toranja, de Tiago Bettencourt, kie ŝi anstataŭis Mariana Norton kaj poste ŝi dediĉis sin tute al la fado.

Cuca komencis vizitadi fadodomojn, apenaŭ 18 jaraĝa, kun grupo de amikoj inkluzive Tiago kaj Teresa Lopes Alves.

Ŝi estis invitita de João Braga por partopreni en la programo de la RTP kaj poste ricevis inviton de Mário Pacheco kanti en lia fadoklubo.

En la fadoklubo ŝi estis invitita de Ivan Dias por partopreni la fadofilmon, de Carlos Saura.

En la sama semajno kaj en la sama loko ŝi renkontis la muzikiston kaj argentinan produktiston Gustavo Santaolalla kun kiu ŝi registris la unuan diskon. La fakto ke ŝi ankoraŭ studis prokrastis la registradon de la albumo.

La voĉo de Cuca iĝis konata pro reklamfilmeto de la superbazara ĉeno Pingo Doce.

Ŝi lanĉis en 2011 la unuan originan albumon, produktita de Gustavo Santaolalla kun la kanto "É Lisboa a Namorar"

En 2015 ŝi edziniĝis kun John Lapa ili havas filon kiu nomiĝas Lopo. Cuca posedas nigran zonon en Tekvondo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Cuca Roseta (Universal Music Internacional + Surco, 2011)
  • Raiz (Universal, 2013)
  • Riû (Universal, 2015)
Aliaj
  • 2007 - Fados - 'Rua do Capelão'
  • 2014 - Nelson 70 - 'Apaixonada'

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]