Kuko (monstro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuca (monstro))

Kuko (portugallingve cuca [kuka] aŭ coca [koka]) estas ina monstro de brazila kaj portugala folkloro. Ĝi estas malbela maljunula aligatorino (en Brazilo) aŭ drako (Portugalio) kiu manĝas neobeemajn infanojn. Estas tre popola lulkanto en Brazilo pri ĝi. Jen unu variaĵo:

Dormu, bebo,
Ĉar la Kuko volas preni vin
Paĉjo iris al plantejo
Panjo revenos tuj

Krom per kanzono, la monstro restas populara hodiaŭ nur kiel literatura rolulo de libroj de Monteiro Lobato kaj per televidfilmoj por infanoj.