Cucq - prononco laŭ sistemo IFA [kˈyk] - aŭ je plena nomo Ville de Cucq Trépied Stella Plage, estas komunumo de Francio. Ĝi situas en ladepartementoPas-de-Calais (prononco [pˈad(ə)kalˈɛ], Esperante: Kaleza Markolo), en la regiono Norda Francio aŭ Hauts-de-France (prononco [ˈoːd(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"), kaj proksimas al la historia regiono Franca Flandrio. La plena nomo jam malkaŝas ke la loĝloko situas rekte ĉe la maro kaj havas plaĝon, do ĝiaj servoj estas je granda parto por gastigo de feriantoj. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 129loĝantoj sur areo de 13,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoMontreuil kaj al la kantonoÉtaples.