Figfolia melono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cucurbita ficifolia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
figfolia melono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: kukurbo Cucurbita
Specio: C. grandis
Cucurbita ficifolia
BOUCHÉ
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La figfolia melono (Cucurbita ficifolia) estas plantospecio al la familio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae). Ĝi estas unu el la kvin kultivataj kukurbo-specioj, sed unu kun malgrava signifo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La figfolia kukurbo estas rampanta aŭ grimpanta unujara planto. Ĝi ne havas reyervajn radikojn. La tuta planto estas harenhava, kaj en la vegetativaj partoj ĝi havas pikilojn. Ĝi havas plej ofte kvin tigojn kiuj estas iomete eĝaj. La folioj havas pedunklojn de 5 ĝis 25 cm longeco. La foliplato estas ov-korforma ĝis preskaŭ ronda. La surfaco povas havi blankajn makulojn. La folio havas tri ĝis kvin rondajn iomete pintajn lobojn. La folirando estas denteca. La grimptigoj estas tri- kvar-partaj.

La floroj staras unuope en la foliakseloj. La maskla floro havas longajn pedunklojn, sonorilforman kalikon de 5 ĝis 10 mm longeco kaj larĝeco. La korolo estas sonorilforma kun larĝa bazo. Ĝi longas 6 ĝis 12 cm kaj estas flava ĝis malintense oranĝa. La inaj floroj havas tri ĝis kvin cm longan pedunklon. La karpelo estas ovforma ĝis elipsa. La sepaloj estas kelkfoje verdaj kaj foliformaj, la korolo estas iomete pli granda ol ĉe la maskla floro.

La frukto estas ronda ĝis ovala-elipsa. Ekzistas tri koloroj: hele aŭ malhele verda kaj kun aŭ sen linioj aŭ blankaj strioj, kun blankaj makuloj; blanka, kremblanka kaj karne blanka. La malmola fruktŝelo estas 3 - 5 mm dika. La gusto estas iomete dolĉeca, sed sen propra gusto. Ĝi enhavas malmulte da vitaminoj kaj mineraloj, respektive karbonhidratoj kaj preskaŭ neniun β-karotinon. La semoj estas ovalaj-elipsaj kaj plataj kaj havas mezuron de (15 ĝis 25) x (7 ĝis 12) mm. La malhelbrunaj ĝis nigraj aŭ kremblankaj semoj estas disigitaj en la tuta fruktkarno. Ili enhavas multe da oleo kaj proteinoj. Maturaj fruktoj povas esti stokataj plurajn jarojn.

Disvastigo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la aliaj kukurboj, ĝi hejmiĝas en Ameriko. La verŝajna regiono de origino estas la altebenaĵo de Meksiko aŭ la Andoj. La specio estas konata nur kiel kultura planto, naturaj formoj ne estas konataj. La regiono de kultivado etendiĝas de norda Meksikio ĝis Argentino kaj Ĉilio. En la 16a aŭ 17a jarcento la specio atingis Hindion kaj Francujon kaj Portugalujo. De tie ĝi atingis Japanujon, la Filipinojn kaj aliajn landojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun ne ekszistas komercaj kultivaroj. Ĝi ne estas interkrucebla kun aliaj kukurboj.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La kultivado okazas en la regionoj inter 1000 ĝis 3000 m super marnivelo. La multigado nur okazas per semoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

sukermelono greftita sur figfolia kukurbo.

Nematuraj fruktoj estas manĝataj kuirite kiel legomo. La maturaj fruktoj povas esti uzataj por fari dolĉaĵojn kaj refreŝigajn kaj alkoholaj trinkaĵojn. Ankaŭ la semoj estas manĝeblaj. En la regiono Chiapas el ili kaj mielo oni faras „palanquetas“, nome regiona dolĉaĵo.

En Meksikio junaj ŝosoj kaj floroj estas uzataj kiel legomoj.

La figfolia melono estas rezista kontraŭ mikozo Fusarium. Tial la planto taŭgas kiel baztrunko por la greftado de diversaj kukurbacoj. Tre ofte oni greftas kukumojn por kultivado en plantdomoj sur la figfolia kukurbo. [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. Bayerische Landesanstalt für Wein- und Gartenbau Arkivigite je 2014-03-15 per la retarkivo Wayback Machine Veredelte Gemüsepflanzen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

listo de legomoj